Lago Viedma
Viedma | |
---|---|
De spaco, Oktobro 1994 | |
Situo | Provinco Santa Cruz |
Speco de la lago | Digita per glaĉero lago |
Ĉefaj elfluoj | Rivero Santa Cruz |
Datenoj | |
Koordinatoj | 49°35′S 72°30′U / 49.583°S, 72.5°U / -49.583; -72.5 (Lago Viedma)Koordinatoj: 49°35′S 72°30′U / 49.583°S, 72.5°U / -49.583; -72.5 (Lago Viedma) |
Supermara alteco | f1250 m |
Surfaca areo | ĉirkaŭ 1.500 km²dep1f5 |
Maksimuma longo | 80 kmdep1f6 |
Maksimuma larĝo | 15 kmdep1f7 |
Viedma (hispane: Lago Viedma), proksimume 80 kilometrojn longa en plej sudokcidenta Argentino, estas grava longa troga lago, formita de degelanta glaĉera glacio (la lago situas je 49°35′S 72°30′U / 49.583°S, 72.5°U / -49.583; -72.5 (Lago Viedma)Koordinatoj: 49°35′S 72°30′U / 49.583°S, 72.5°U / -49.583; -72.5 (Lago Viedma)). La lago estas nutrata unuavice de glaĉero Viedma je la okcidenta fino de la lago. Ĝia akvo tra rivero Santa Cruz atingas Atlantikon.
Glaĉero Viedma larĝas 5 kilometrojn je sia fino ĉe lago Viedma. La bruna pejzaĝo rezultis de skrapanta glacio, kiu forigis preskaŭ ĉian plantan vivon de la krutaj valflankoj.
La preciza situo de la landlimo inter Argentino kaj Ĉilio en la glacikampo estas nedifinita. Ĝis nun Ĉilio ne pretendas aliron al la laga bordo, sed eble ĝi faros, kiam la ĉelaga glaĉero fandiĝos.
La lago ricevis la nomon de Antonio de Viedma, hispano, kiu trovis ĝin dum ekspedicio en 1782.