Akvorezervejo Salto Grande
La Duŝtata Hidroelektra Centralo de Salto Grande estas akvobaraĵo kaj hidroelektra centralo situanta en la meza fluejo de la rivero Urugvajo, je ĉirkaŭ 15 km norde de la urboj Salto (Urugvajo) kaj Concordia (Provinco Entre Ríos, Argentino).
Estas akvobaraĵo el betono kun strukturo de abutmentoj. Estas ekipita per 14 generatoroj funkciigitaj de turbinoj Kaplan kaj centra vejro de 19 radiaj kluz-pordoj de hidraulika funkciado.
Povumo totale instalita: 1890 MW
Povumo por turbino: 135 MW
Diametro de ĉiu turbino: 8,5 m, 6 padeloj por turbino
Rapideco de rotacio: 75 rpm
Posedas du elakvejoj por esceptaj kreskoj, po unu en ĉiu bordo. Estas propraĵo kaj de Argentino kaj de Urugvajo. Ties konstruo profitas la disnivelon kiun la rivero prezentis en la zono nome "Salto Grande" (granda saltejo), kiu nun estas kovrita de la diglago. Supre troviĝas la Ponto Salto Grande, kiu estas kaj fervoja kaj ŝosea. La akvobaraĵo havas du fiŝoskalojn kaj unu kluzon por navigado, sed tiu neniam estis uzata ĉar ne eblas navigado malsupre de la akvobaraĵo.
Eksteraj ligiloj |
Retejo de la Organismo Regulador de Seguridad de Presas de Argentina Sekureca Instanco- Comisión Técnica Mixta de Salto Grande
- Fundación Salto Grande