Erwin Schrödinger
| Erwin Rudolf Josef Alexander Schrödinger | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Erwin Rudolf Josef Alexander Schrödinger | |
| Dato de naskiĝo | 12-a de aŭgusto 1887 [#] | |
| Loko de naskiĝo | Vieno [#] | |
| Dato de morto | 4-a de januaro 1961 [#] | |
| Loko de morto | Vieno [#] | |
| Okupoj | fizikisto kaj pioniro de kvantuma mekaniko. | |
| Aĝo je morto | 73 | |
| Portalo pri Homoj | ||
| | ||
Erwin Rudolf Josef Alexander Schrödinger ([ˈɛrviːn ˈʀudɔlf ˈjoːzɛf ˌalɛˈksandɐ ˈʃrøːdɪŋɐ] , esperante Ervin Rudolf Jozef Aleksandr Ŝredinger ; naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1887, en Vieno, mortis la 4-an de januaro 1961, en Vieno) estis aŭstra fizikisto kaj pioniro de kvantuma mekaniko.
Li elpensis la mensan eksperimenton pri la kato de Schrödinger, kiu kontribuis al lia konateco inter laika publiko, sed krome enhavas gravan signifon pri la interpretado de kvantuma mekaniko. En 1933 li ricevis la Nobel-premion pri fiziko.
| ||||||||||||