30-a de junio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
aranĝo de 2019 tagoj | ||||||
La 30-a de junio estas la 181-a tago de la jaro (la 182-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 184 tagoj restas.
Je la 30-a de junio okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
296: Marceleno papiĝis
763: Venko de bizanca armeo super la bulgara en batalo de Anchialos (nun Pomorie en Provinco Burgas)
1377: Komenciĝis konstruado de la Katedralo de Ulm
1422: Venko de armeo de la Duklando de Milano super kantonoj de Svislando en batalo Arbedo
1520: Konkero de Meksiko - malvenko de hispanoj apud Tenoĉtitlano
1559: Reĝo de Francio Henriko la 2-a morte vundiĝis je okulo dum turnirbatalo - la evento antaŭvidita de Nostradamus
1587: Post morto de reĝo Stefan Batory komenciĝis libera elektado en apudvarsovia Wola, rezulte de kio nova pola reĝo iĝis Sigismondo la 3-a Vasa
1643: Angla enlanda milito: venko de reĝa armeo super la parlamenta en batalo de Adwalton Moor (en Okcidenta Jorkŝiro)
1651: Batalo de Beresteĉko finiĝis kiam la pola reĝo Johano la 2-a Kazimiro venkis tataran-kozakan armeon - la plej granda terbatalo de la 17-a jarcento
1692: Milito de la ligo de Augsburg: honora kapitulaco de nederlandaj defendantoj de fortikaĵo Namuro antaŭ franca armeo
1758: Sepjara milito: venko de aŭstra armeo super la prusa en batalo de Domstadtl
1797: Batalo de Dobronowice en Bukovina - la plej granda malvenka batalo, de 200-persona taĉmento de Joachim Denisko, alveninta de Otomana Imperio, post la insurekcio de Kościuszko
1805: Kreo de Teritorio Miĉigano
1864: Rezulte de premo fare de naturdefendantoj prezidento Abraham Lincoln subskribis leĝon kun certigo de protekto al Valo Yosemite en Kalifornio kaj al gigantaj sekvojoj, sude de ĝi
1894: En Londono super Tamizo malfermiĝis Tower Bridge - parte baskula ponto kaj pendoponto
1905: Albert Einstein publikigis en "Annalen der Physik" artikolon Zur Elektrodynamik bewegter Körper, estanta bazo de la speciala teorio de relativeco
1908: En Siberio okazis evento de Tungusko, kiu en la rusa gubernio apud Jenisejo detruis 80 milionojn da arboj sur pli ol 2 mil km² de la tajgo
1911: Flago de Portugalio kaj la blazono oficialiĝis
1912: 28 personoj pereis en la plej mortiga en historio de Kanado atako de tornado en urbo Regina, en la provinco Saskaĉevano
1934: "La nokto de la longaj tranĉiloj" en Nazia Germanio - oficiale oni murdis 77 personojn (neoficiale ĉirkaŭ 400) pro ŝajna puĉo kontraŭ Hitler
1940: Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono fondiĝis
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: De Lublin forveturis transporto de ĉirkaŭ 800 personoj al koncentrejo Sachsenhausen - 2 malliberuloj sukcesis eskapi; en Ĝenerala Gubernio aperis la unua listo de malpermesitaj polaj libroj de 338 aŭtoroj; nombro de personoj engaĝitaj en ferfabrikoj kaj metala industrio en Katowice-regiono estis 92,2 mil; sovetaj regopovoj finis deportadon de poloj de Orientaj Limregionoj de la Dua Pola Respubliko, kadre de kiu ekde la 20-a de junio forveturigis en Sovetunion ĉirkaŭ 80 mil personojn; nombro de registritaj en Vilno ekzilitoj de Pollando egalis al 8628- Germanio aneksis britajn Manikinsulojn; kolonelo Stefan Rowecki estis nomumita komandanto de la Asocio de Armita Batalado, Kazimierz Sosnkowski iĝis anstataŭanto de la ĉefkomandanto, divizia generalo Władysław Sikorski
1941: Germanoj pafmortigis en Sokal (nun en Lviva provinco) 183 judajn komunistojn kaj en Częstochowa 7 polojn; Varto-Lando liveris en la unua duono de la jaro al Nazia Germanio 375 tunojn da butero kaj tiea gestapo malpermesis agadon al Atestantoj de Jehovo; sovetaj regopovoj faris laŭvican deportadon de poloj el antaŭmilitaj polaj teritorioj
Germana-soveta milito: al Lvovo je la 4.30 matene, 7 horojn antaŭ anekso de la urbo de Wehrmacht, eniris ukraina Bataliono "Nachtigall". Je la 20.00 ukrainaj naciistoj proklamis Akton de renovigo de Ukraina Ŝtato kaj fondon de la registaro de Jaroslav Stecko kun provizora funkcio kiel parlamento. Tiuj ĉi eventoj okazis samtempe kun la komencitaj pogromoj de judoj en Lvovo - dum 4 tagoj oni murdis 4000 judojn; germana armeo konkeris fortikaĵon de Bresto
1942: En Lodza geto mortis de la 1-a de majo 1940 ĝis la 30-a de junio 1942 29 561 judojn; en malliberejo en Katowice germanoj senkapigis 17 polojn; en Varsovio germanoj mortigis Tadeusz Pruszkowski, pentriston kaj rektoron de Akademio de Belartoj; en ĜG nombro de bredataj ŝafoj estis ĉirkaŭ 250 mil, de kio 90% liveris kamparanoj- Kapitulaco de Sebastopolo en Krimeo; okcidente de Bermudo usona hidroplano sinkigis germanan submarŝipon U-158 - pereis la tuta 54-persona skipo
1943: Helpe de tri perfiduloj Gestapo arestis ĉefkomandanton de Pola Enlanda Armeo generalon Stefan Rowecki, kiun oni tuj murdis post eksplodo de la ribelo de Varsovio, laŭ persona ordono de Heinrich Himmler; nokte de la 29-a ĝis la 30-a de junio en arbaro apud vilaĝo Jeziorko germanoj pafmortigis 62 politikajn malliberulojn de malliberejo en Łomża; Komitato pri Polaj Infanoj en Sovetunio fondiĝis por organizi ilian protekton kaj polan edukadon
1944: Gestapo arestis en Lublin 125 membrojn de Pola Laborista Partio; polaj subteraj organizaĵoj likvidis de la 1-a de januaro 1943 ĝis tiu ĉi tago 2015 funkciulojn de polico kun kelkaj esceptoj de pola kaj ukraina nacieco; ĉefdiocezo en Krakovo de la 13-a de septembro 1943 ĝis la 30-a de junio 1944 liveris al personoj restantaj en tendaro por trudlaboro en Nazia Germanio 5749 diservo-libretojn, 6664 religiajn librojn, kantarojn kaj katekismojn, 4719 rozariojn kaj 14771 kolmedaletojn; germanoj forveturigis de Lodzo varojn kaj maŝinojn valoregalaj al 130 mln da germanaj markoj; gestapo ordonis al policejoj konfiskon en enkorpigitaj teritorioj de 15 titoloj de germanlingvaj cirkulantaj gazetoj, konspire eldonataj por germanoj en ĜG de Pola Enlanda Armeo
- En la Itala Sociala Respubliko aperis faŝistaj Nigraj Brigadoj; venko de usona armeo en batalo de Cherbourg (komencitan la 6-an de junio); en Nazia Germanio estis 1 625 223 trudlaboristojn deportitaj de Pollando
1945: Stalin nuligis aŭtonomecon de Krimeo - ankaŭ respubliko de krime-tataroj ĉesis ekzisti ĉi-jare post ilia amasa genocida deportado
1946: Stalinismo: popola referendumo en Pollando - falsigita de komunista registaro (3xJES iĝis simbolo de manipulado kaj falsigo de balotoj fare de komunistoj) - preparo por falsigo de venontjara parlamenta baloto
1948: Komunista sekreta servo en Pollando arestis faman partizanon Zygmunt Szendzielarz (murdita post torturoj)
1949: Nord-Koreio: Korea Laborista Partio fondiĝis
1953: Germana Komitato de UNICEF fondiĝis
1960: Belga Kongo fariĝis sendependa de Belgio - poste Zairio kaj Kongo Kinŝasa (hodiaŭ Demokratia Respubliko Kongo)
1963: Pollando: Hel, Jastrzębie-Zdrój kaj Władysławowo iĝis urboj
1963: Paŭlo la 6-a ricevis papan tiaron; la lasta papa kronado
1964: Flago de Tanzanio oficialiĝis
1972: La unuan fojon oni plilongigis diurnon per aldono de supersekundo; rezulte de tio la tagonokto daŭris 86.401 sekundoj
1973: Trolebusa transporto en Varsovio estis likvidita - refunkciis por la jaroj 1983-1995
1973: Plena suna eklipso videbla super Sud-Ameriko, Atlantiko kaj Afriko
1974: Sendependecpartio gajnis parlamentan baloton en Islando
1975: Paul Biya iĝis la unua ĉefministro de Kameruno
1984: John Turner iĝis ĉefministro de Kanado
1988: Franca episkopo Marcel Lefebvre kune kun brazila episkopo konsekris sen konsento de la papo kvar episkopojn por la Sacerdota Fratio de Sankta Pio la 10-a, pro kio estis ekskomunikita
1988: Pollando: nokte de la 29/30-a de junio en Varsovio mortis, pli frue morte batita, Jan Strzelecki, soldato de la ribelo de Varsovio, sociologo kaj konsilanto de Solidareco
1989: En Varsovio milico brutale dispelis manifestacion kontraŭ generalo Wojciech Jaruzelski, deklamanta sloganon Jaruzelski devas foriri
1989: Armea generalo Omar al-Baŝir ekprezidentiĝis en Sudano
1993: Ĉeĥio kaj Slovakio membriĝis al la Konsilio de Eŭropo
1994: Pollingva radiostacio de Radio Libera Eŭropo en Munkeno ĉesis disaŭdigadon
1996: Pollando: Salminejo Wieliczka post kelkaj jarcentoj ĉesis ekspluati salon
1997: Forpasis termino de la 90-jara luo de Honkongo fare de Britio
2002: Brazilo venkis en la Futbala Mondpokalo
2009: Unusola franca knabino travivis katastrofon de la Flugo 626 de Yemenia Air super la Hinda Oceano - 152 personoj pereis
2010: Benigno Aquino la 3-a iĝis prezidento de Filipinoj
2010: Christian Wulff iĝis prezidento de Germanio
2012: Mohamed Mursi iĝis prezidento de Egiptio
2015: Sumatro: en katastrofo de indonezia armea transporta aviadio super la urbo Medano 143 personoj pereis, en tio 22 sur la tero
2016: Rodrigo Duterte iĝis prezidento de Filipinoj
Naskiĝoj |
1468: Johano la Konstanta, saksia princo-elektisto (m. 1532)
1470: Karlo la 8-a, reĝo de Francio, edzo de Ana de Bretonio (m. 1498)
1478: Johano de Aragono kaj Kastilio, la dua filo de Katolikaj Gereĝoj (m. 1497)
1503: Johano Frederiko la Grandanima, saksia princo-elektisto, filo de Johano la Konstanta (m. 1554)
1538: Bonaventura Vulcanius, belga diplomato, filologo kaj humanisto (m. 1614)
1685: Dominikus Zimmermann, germana arkitekto kaj stukisto (m. 1766)
1722: Jiří Antonín Benda, ĉeĥa komponisto, reprezentanto de muzika klasikismo, fondinto de melodramo (m. 1795)
1741: Ignác Batthyány, episkopo de Transilvanio, historiisto (m. 1798)
1755: Paul Barras, franca politikisto, komisiito de Franca Revolucia Armeo, ĉefestro de Direktoraro, adepto de resurtronigo (m. 1829)
1779: Adam Heinrich Müller, germana ekonomikisto, publicisto, literaturrecenzisto, teoriulo de la ŝtato kaj pioniro de ekonomia romantismo (m. 1829)
1791: Félix Savart, franca fizikisto, kiu formulis leĝon de Biot-Savart (m. 1841)
1801: Frédéric Bastiat, franca ekonomikisto kaj klasika liberala verkisto (m. 1850)
1814: Franz von Dingelstedt, germana verkisto kaj dramaturgo (m. 1881)
1817: Joseph Dalton Hooker, angla botanikisto kaj vojaĝisto (m. 1911)
1825: Hervé, franca komponisto, kunfondinto de franca opereto (m. 1892)
1827: Jacques-Louis Soret, svisa kemiisto malkovrinta spektroskopie holmion (m. 1890)
1833: Manuel Amador Guerrero, prezidento de Panamo (m. 1909)
1847: Ödön Nemes, hungara verkisto kaj pedagogo, redaktoro de "Transilvanio Novaĵdonanto" (m. 1902)
1860: Gyula Andrássy, hungara nobelo, aŭstra grafo, politikisto, membro de Hungara Scienca Akademio, filo de Gyula Andrássy (m. 1929)
1861: Siegfried Lederer, germana instriusto de klasikaj lingvoj, volapukisto kaj esperantisto (m. 1911)
1877: Julio Mangada Rosenörn, hispana militisto kaj esperantisto (m. 1946)
1884: Ernő Szép, hungara poeto, dramisto, verkisto (m. 1953)
1888: Wanda Dynowska, pola teozofino, jogano, tradukistino, popularigantino de la barata kaj tibeta kulturo kaj la pola en Barato, fondintino kaj gvidantino de Pola-Barata Biblioteko, vegetaranino (m. 1971)
1891: Jenő Sándor, hungara komponisto (m. 1971)
1892: László Lajtha, hungara komponisto, membro de Franca Akademio, patro de László György Lajtha (m. 1963)
1893: Walter Ulbricht, komunista gvidanto de Germana Demokratia Respubliko (m. 1973)
1899: Jón Helgason, islanda poeto, verkisto, filologo kaj tradukisto en islandan lingvon (m. 1986)
1899: František Tomášek, primaso de Bohemio, apoginta Ĉarton 77 kaj partoprenantojn de la Ĉeĥoslovaka revolucio en 1989 (m. 1992)
1904: Léon Bergiers, belga esperantlingva verkisto, aktivulo de Sennacieca Asocio Tutmonda kaj de la Internacio de Proleta Esperantistaro (m. nekonata)
1907: Roman Ŝuĥeviĉ, ukraina politikisto, komandanto de Ukraina Ribela Armeo, respondeca pri t.n. Volinia masakro, kiu okazis ankaŭ en Orienta Galicio kaj Lublinio (en amasaj murdoj pereis ĉirkaŭ 100 000 poloj) (m. 1950)
1911: Czesław Miłosz, pola Nobelpremiita poeto, verkisto, tradukisto, diplomato, historiisto pri literaturo, esperantigata de Tyburcjusz Tyblewski (m. 2004)
1912: István Szőts, hungara filmreĝisoro kaj scenarlibretisto (m. 1998)
1926: Telesforas Lukoševičius, litova pedagogo kaj tradukisto, estrarano de Litova Esperanto-Asocio, partoprenanto de Baltiaj Esperanto-Tagoj, membro de AIS, Honora Membro de UEA (m. 2013)
1933: Derek Bentley, juna brita ekzekutita krimulo (m. 1953)
1936: Assia Djebar, alĝeria romanverkistino, tradukistino kaj filmreĝisorino, unua verkistino el Magrebo aliĝinta al Franca Akademio (m. 2015)
1945: Károly Désy, hungara skulptisto
1949: Alain Finkielkraut, franca verkisto, politika filozofo kaj eseisto juddevena, membro de Franca Akademio, oficiro de Honora legio
1950: Vilmos Ferenc Erőss, rumania hungara lokhistoriisto, filatelisto
1951: Stanley Clarke, usona komponisto kaj basisto, Grammy-premiito
1954: Serĵ Sargsjan, prezidento de Armenio, partopreninta la militon en Montara Karabaĥo
1963: Yngwie J. Malmsteen, sveda gitaristo de metalroko, komponisto, kantaŭtoro
1966: Mike Tyson, usona boksisto, mondmajstro
1971: Monica Potter, usona aktorino, rolinta en horora filmo Segilo
1985: Rafał Blechacz, pola pianisto, venkinto de la 15-a Internacia Pianista Konkurso je la nomo de Ŝopeno
1985: Michael Phelps, usona naĝisto gajninta 13 olimpikajn medalojn
1991: Kaho, japana aktorino kaj modelino
Mortoj |
1337: Eleanora de Clare, edzino de Hugo Despenser (la pli juna) (n. 1292)
1364: Arnošt z Pardubic, unua ĉeĥa ĉefepiskopo, kunfondinto de la universitato de Karolo (n. 1297)
1468: Damo Eleanor Talbot, amorantino de Eduardo la 4-a (Anglio) (n. nekonata)
1520: Moktezumo la 2-a, reganto de Azteka imperio, murdita (n. 1466)
1522: Johano Reuchlin, germana filozofo, renesanca humanisto, poeto, hebreisto (n. 1455)
1538: Karlo de Egmond, nederlanda duko de Geldern (n. 1467)
1607: Cezaro Baronio, itala historiisto, hagiografo kaj kardinalo, servisto de Dio (n. 1538)
1785: James Oglethorpe, brita generalo, fondinto de la kolonio Georgio (n. 1696)
1794: Rozalia Lubomirska, pola princino, kies filino edziĝis al vojaĝisto Wacław Seweryn Rzewuski, gilotinita, kio estis videbla pruvo de bestiigo de la franca revolucio (n. 1768)
1817: Abraham Gottlob Werner, germana geologo kaj mineralogo (n. 1749)
1857: Alcide d'Orbigny, franca naturalisto, paleontologo, zoologo (n. 1802)
1919: John William Strutt Rayleigh, angla Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de argono (n. 1842)
1934: Viktimoj de la nokto de longaj tranĉiloj fare de SS, kontraŭuloj de Hitler
Ernst von Wolzogen, germana verkisto kaj komponisto, kreinto de literatura kabaredo (n. 1855)
Kurt von Schleicher, germana politikisto kaj generalo, lasta kanceliero de Vajmara Respubliko (n. 1882)
Ferdinand von Bredow, germana generalo, ĉefo de Abwehr (n. 1884)
Ernst Röhm, naziisma aktivisto, stabestro de SA, organizanto de la Röhm-puĉo (n. 1887)
Gregor Strasser, nacisocialisma politikisto, kreinto de politika direkto pri tuta forĵeto de kapitalismo favore al nacia socialismo (n. 1892)
1945: Ernst Anding, germana astronomo (n. 1860)
1952: Mauno Pekkala, ĉefministro de Finnlando, demisiita de Juho Kusti Paasikivi (n. 1890)
1953: Elsa Beskow, sveda verkistino de porinfanaj libroj, pentristino kaj ilustristino (n. 1874)
1953: Vsevolod Pudovkin, soveta kinreĝisoro, scenaristo kaj aktoro (n. 1893)
1956: Gábor Kovásznai, rumania hungara advokato, redaktoro (n. 1887)
1959: José Vasconcelos, meksika filozofo, advokato, verkisto kaj politikisto (n. 1882)
1961: Lee De Forest, usona inventisto, aŭtoro de 300 patentoj (n. 1873)
1963: Ferenc Boros, rumania hungara tradukisto, verkisto (n. 1908)
1966: Giuseppe Farina, itala aŭtosportisto kaj piloto de Formulo 1, ekonomikisto (n. 1906)
1986: László Lékai, primaso de Hungario, ĉefepiskopo de Esztergom (n. 1910)
1989: Rostislav Platt, rusa kina kaj teatra aktoro (n. 1908)
1999: Zoltán Kovács, rumania hungara pentristo, edzo de Zsófia Koós (n. 1913)
2001: Chet Atkins, usona gitaristo de kontreo (n. 1924)
2002: Josef Buršík, ĉeĥoslovaka militisto, heroo de Sovetunio (n. 1911)
2002: Francisco Cândido Xavier, brazila mediumo verkinta psikografie pli ol 400 librojn, esperantigataj de Luiz da Costa Porto Carreiro Neto, Affonso Borges Gallego Soares kaj Benedicto Silva (n. 1910)
2005: Fernando de Diego, tradukisto de pluraj verkoj al Esperanto, ĉefe el la hispana lingvo, interalie de Don Kiĥoto de la Manĉo, Esperanto-vortaristo (n. 1919)
2011: Georg Maximilian Sterzinsky, germana kardinalo, ĉefepiskopo de Berlino (n. 1936)
2012: Jicĥak Ŝamir, ĉefministro de Israelo poldevena, plurjara membro de Kneset (n. 1915)
2014: Christian Führer, germana protestanta pastoro, organizanto de kontraŭkomunistaj lundaj manifestacioj en GDR (n. 1943)
2015: Lajos Bács, rumania hungara komponisto, dirigento (m. 1930)
2017: Simone Veil, franca politikistino, kiel la unua virino estis prezidantino de Eŭropa Parlamento, membro de Franca Akademio (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Nacia tago en Kongo Kinŝasa = Demokrata Respubliko Kongo (iame Belga Kongo, poste Zairio), tago de la sendependiĝo (1960)
Romkatolika Kalendaro: La unuaj sanktaj martiroj de la Sankta Roma Eklezio
Ladislao la 1-a, hungara reĝo, Patrona Sanktulo de Hungario
Tagoj de semajno |
La 30-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.