La tulipoj estas genro el la familio Liliacoj (Liliaceae) de florplantoj kun ĉirkaŭ 150 specoj kaj multege da hibridoj. Specioj estas denaskaj al suda Eŭropo, norda Afriko, kaj Azio de Anatolio kaj Irano (kie la floro estas aludita en la landa flago) al Ĉinio kaj Japanio.
La planto, kiu jam estis konata floro en la Osmanida Imperio (Otomana Imperio), estis enigita en Eŭropo fare de Charles de l'Écluse. Ĝi tiam iĝis vera furoro en Holando (Nederlando), kaŭzante eble la unuan en la historio spekulacian ŝvelvezikon; pro la avida priserĉo de la kolektantoj certaj bulboj de tulipoj iĝis fulmrapide ege multekostaj.
Tulipoj estas bulbaj staŭdaj plantoj kreskantaj 10–70 centimentrojn alte, kun kelke da vaksaj verdaj folioj kaj grandaj floroj kun korolo el ses petaloj. La frukto estas seka kapsulo enhavanta plurajn platajn disk-formajn semojn.
Enhavo
1Diversaj specoj
2Tulipo Esperanto
3Eksteraj ligiloj
4Vidu ankoraŭ
Diversaj specoj |
Estas ĉirkaŭ 150 specoj kaj multege da hibridoj, ekz.:
Arbara tulipo (Tulipa sylvestris), vidu la foton
Tulipo turkestana (Tulipa turkestanica), vidu la foton
Tulipo turkestana (Tulipa turkestanica)
Floro de tulipo
Tulipo Esperanto |
Ekzistas ankaŭ Tulipo Esperanto (Tulipa viridiflora Esperanto) (vidu la foton de Tulipo Esperanto: [1]), kiun proponas la nederlanda firmao Bakker. La koloro de la tulipo estas ruĝa, kiel ĉe ĉina rozo, plus verda strio sur la florfolio. Ĝi ricevis la nomon Esperanto en 1994.
S-ro Pranger - esperantisto - en Nederlando trovis ĝin en la jaro 1968 kiel mutacion de jam ekzistanta tulipo, nomata “Hollywood”. En 1977 ĝi estis plantita en la eksperimenta ĝardeno de la Reĝa Ĝenerala Asocio por Florbulbokulturo. Tiam la mutacianto estis kronita per atesto de la eksperimenta ĝardeno kaj en 1979 ricevis ateston de merito.[2]
Eksteraj ligiloj |
Tulipo Esperanto en la retejo de Bakker.
Vidu ankoraŭ |
Arbara tulipo
Tulipo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Kategorio Tulipo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Tulipo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...