Slonim
ISO
Slonim | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | urbo | ||
Lando | Belorusio | ||
Regiono | Hrodna | ||
Poŝtkodo | 231800 [+] | ||
Retpaĝaro | www.slonim.grodno-region.by/en/ [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 48 800 (2 010) | ||
Loĝdenso | 1 085 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 25°31′67″N 53°08′34″O / 25.53528°N, 53.14278°O / 25.53528; 53.14278 (Slonim)Koordinatoj: 25°31′67″N 53°08′34″O / 25.53528°N, 53.14278°O / 25.53528; 53.14278 (Slonim) | ||
Alto | 156 m [+] | ||
Areo | 46 km² (4 600 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+3 | ||
i1 | |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Slonim [+] | |||
Slonim (beloruse - Слонім, ruse - Слоним. Urbo en Grodna regiono, Belorusio), estas la administrada centro de distrikto. Ĝia fervoja stacio apartenas al la linio Baranaviĉi - Vaŭkavisk. La loĝantaro estas 48800 homoj (stato: 2010).
De 1507 distrikta ĉefurbo de Grandprinclando Litovio, de 1569 de la Pola Respubliko.
Enhavo
1 Historio
2 Demografio
3 Industrio
4 Konindaj personoj
5 Interesaĵoj
6 Fontoj
7 Eksteraj ligiloj
Historio |
En 1241 la fortikaĵo estis detruita de la armeo de Batu-ĥano, fondinto de Ora Hordo. Slonim en 1252 estis aneksita de Lev Daniloviĉ, kaj de 1258 regis ĝin litova princo Mendog, post kiu estis alligita al Litovio fare de duko Gediminas
En 1531 reĝo de Pollando Sigismondo la 1-a donis al la urbo magdeburgan juron, kaj reĝo Sigismondo la 2-a en privilegio eldonita en Vilno la 13-an de majo 1558 establis du dusemjnajn foirojn. De 1555 Slonim estis sidejo de pribienaj juĝejoj.
Post la dispartigoj de Pollando laŭ ukazo de Katerina la 2-a el la 14-a de decembro 1795 Slonim iĝis ĉefurbo de gubernio. Tamen jam en 1797 estis enkorpigita al litova gubernio, kaj en 1801 – al la grodna.
Slonim konkuris kun Vaŭkavisk pri la loko de ĝeneralaj sejmetoj, kiun elektis por la ĉefaj kunvenoj Stefan Batory en 1576. Per penado de Lev Sapieha, laŭ konsento de la reĝo Sigismondo la 3-a Vasa, en 1631 Sejmo fiksis la urbon loko de disputoj de litova sejmeto, kio signife disvolvis la urbon.
La urbo estas konata en Israelo pro dinastio de ĥasidaj rabenoj.
Demografio |
Nombro de loĝantoj
- 1817 – 2408 personoj, en tio 1340 kredantoj de judismo
- 1860 – 8203 personoj
- 1867 – 10 166 personoj, en tio: 6801 kredantoj de judismo, 1704 katolikoj, 1284 ortodoksuloj, 362 islamanoj, 15 protestantoj
- 1878 – 15 351 personoj, en tio: 10 212 kredantoj de judismo, 3058 ortodoksuloj, 1532 katolikoj, 492 islamanoj, 2 protestantoh
- 1887 – 22 350 personoj, en tio: 18 381 kredantoj de judismo, 2060 ortodoksuloj, 1484 katolikoj, 520 islamanoj
- 1931 – 16 251, el kiuj deklaris kiel la gepatran lingvon: polan 8452 (52%), jidan kaj hebrean 6683 (41%)
- 1975 – 34 000 personoj
- 1995 – 53 100 personoj
Industrio |
En la urbo estas pli ol 20 entreprenoj de maŝinkonstruado, metalprilaborado, meblarfabrikado kaj aliaj branĉoj de industrio. Ĝi estas turisma centro. La urbo estas antikva centro de teksado.
Konindaj personoj |
Abraham Weinberg (1802–1884) – cadiko, fondinto de la ĥasidisma dinastio
Interesaĵoj |
- De la urbonomo devenas la nomo de pola verkisto juddevena Antoni Słonimski, la pranepo de Abraham Stern
Fontoj |
- В. Супрун. Загадкі слонімскіх замкаў // помнікі гісторыі і культуры Беларусі. - Мн. Полымя. - ISSN 0131-2669., №2, 1986 C. 18-20.
Eksteraj ligiloj |
Słonim, en: Słownik geograficzny Królestwa Polskiego (Geografia vortaro de Pola Reĝlando),. volumo X: Rukszenice – Sochacze, Varsovio 1889.