Polesio







Polesia pejzaĝo, pentraĵo de Ivan Ŝiŝkin (1884).


Polesio estas geografia kaj historia regiono kiu ampleksas parte teritoriojn de nuntempaj Belorusio, Ukrainio kaj Pollando. Ĝi estas sudokcidenta parto de la Orienteŭropa Malaltebenaĵo.


Polesion formas ebenaĵo kun de 100-metra ĝis 250-metra alteco (maksimume 316 metroj) en akvokolekta areo de Pripjat kaj Bug.


Grundakvoj formas tie malprofundajn lagojn kaj vastajn marĉojn. En Polesio troviĝas multaj riveroj kaj foje inter marĉoj estas iom pli altaj morenaj ebenaĵoj kaj dunoj. Sude funkcias ŝtonminoj kaj torfejoj. Tie oni fosas brunkarbon, nafton kaj torfon. Arbaroj kovras ĉirkaŭ 30% de la areo de Polesio.


Ĉefaj urboj de la regiono estas Bresto, Pinsk, Mazir kaj Homel.







Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto