Nimigea (komunumo)
Nimigea | |||
---|---|---|---|
Komunumo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Bistrița-Năsăud | ||
Alinome | Nemegye (hungare) | ||
Situo | 47° 15′ N, 24° 18′ O47.25361111111124.300833333333Koordinatoj: 47° 15′ N, 24° 18′ O | ||
| |||
Alto super maro | 286 m | ||
Poŝtkodo | 427180 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 5.325 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 1.624 (N. de Jos, 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 33989 | ||
Nimigea [Nimiĝa] estas komunumo en distrikto Bistrița-Năsăud en Rumanio. Ĝi konsistas el jenaj vilaĝoj (interkrampe la loĝantaroj en 2002):
Florești (481)
Mintiu (483)
Mititei (793)
Mocod (672)
Mogoșeni (335)
Nimigea de Jos (sidejo; 1.624)
Nimigea de Sus (625)
Tăure (509)
La partoj de la komunumo situas ambaŭflanke de rivero Someșul Mare. En ĝia valo pasas la nacia vojo DN 17D kaj fervojo, ambaŭ inter Năsăud kaj Beclean. Fervojaj haltejoj estas en Mititei, Nimigea des Jos (2) kaj Mogoșeni.
En la censo de 2002 la 5.522 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 4385 | 79,4 % |
hungaroj | 820 | 14,8 % |
romaoj | 311 | 5,6 % |
germanoj | 4 | 0,1 % |
ukrainoj | 2 | < 0,1 % |
Ili indikis jenajn precipajn lingvojn:
Lingvo | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumana | 4594 | 83,2 % |
hungara | 814 | 14,7 % |
cigana | 108 | 2,0 % |
ukraina | 3 | 0,1 % |
germana | 3 | 0,1 % |
Situo en la distrikto
|