Paralela universo
La diversaj universoj ene de la multverso foje nomatas paralelaj universoj.
Paralelaj universoj ankaŭ estas nomitaj "alternativaj universoj", "kvantumaj universoj", "interpenetrataj dimensioj", "paralelaj mondoj", "sinsekvaj realaĵoj", "alternativaj tempolinioj", ktp.
Enhavo
1 Paralela Universo en Esperantujo
2 Kial ĝi ek-estis?
3 Eksteraj ligiloj
4 Referencoj
Paralela Universo en Esperantujo |
Paralela Universo estas la nomo de unutaga festo de Esperanto, okazanta en diversaj lokoj samtempe. La eventoj inkluzivas tagmanĝon, grupan agadon, vespermanĝon, kaj daŭros proksimume de 12:00 ĝis 20:00. La ranĝo okazas sinsekve ekde 2016, kvankam la ĝi komenciĝis en Nord-Ameriko etendiĝis al pluraj kontinentoj kaj okazas ankaŭ en pluraj kontinentoj.[1] Recenso pri la aranĝo aperis en pluraj gazetoj kiel la revuo Esperanto[2], Kontakto kaj Tejo Tutmonde [3]. Laŭ decido de la Organiza Komitato ĝi okazas ĉiun trian sabaton de aŭgusto.
Kial ĝi ek-estis? |
Por doni al vi la oportunon paroli Esperanton nerete, renkonti novajn amikojn, kaj fari ĝuindajn memorojn. La celo de la organizantoj estas ke ĉiu kiu volas partopreni, povos sen vojaĝi tro for. La celo estas ke oni povu atingi eventon malpli ol 4 horoj for.
Eksteraj ligiloj |
Paralala Universo oficiala retpaĝo.
facebook grupo Grupo en facebook.
Telegram grupo oficila mesaĝilo de la renkontiĝo.
Referencoj |
↑ raportoj en libera folio [1] [2]
↑ Revuo Esperanto Oktobro 2017 paĝo 207 kaj Julio-Aŭgusto 2018 paĝo 148
↑ raporto en TEJO Tutmonde [3]