Novliberalismo




Novliberalismo estas moderna formo de ekonomia liberalismo. La nocio estis uzata jam en la mezo de la 20-a jarcento de liberaluloj, kiuj klopodis trovi mezan vojon inter kapitalismo kaj socialismo.


Ekde la lastaj jaroj de la 20-a jarcento, la nocion uzas ĉefe alimondistoj por nomi tiun ekonomikan politikon, kontraŭ kiu ili batalas. Novliberalismo estas do rigardata kiel kontraŭa pozicio al socialismo kaj ekologiismo.


Novliberalismo signifas, el tiu ĉi vidpunkto:



  • subtenon de libera komerco, kun la principo de "libera kaj sendifekta konkurenco" (vd la tiurilatajn leĝajn tekstojn de Eŭropa Unio, kaj resumon de ties Fundament-Akordo [1])

  • malfermon de la merkatoj en la tuta mondo, eventuale ankaŭ per politika premo (kaj en ekstremaj kazoj eĉ per milita interveno)

  • decidan subtenon de la rajto je proprieteco

  • inklinon malaltigi impostojn

  • malatenton pri sociala justeco

  • malatenton pri rajtoj de laboristoj

  • malatenton pri ekologiaj principoj


Subtenantoj de novliberalismo ofte preferas ne uzi tiun ĉi nocion, sed paroli simple pri ekonomia liberalismo.



Vidu ankaŭ |


  • Kontraŭ-tutmondiga movado



Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51