Angora kato






































Angora kato

White Odd-eyed Turkish Angora Cat.jpg
Aliaj nomoj
Ankara
Deveno

Turkio
Rasaj normoj

FIFe

normaro

CFA

normaro

TICA

normaro

ACFA/CAA

normaro

CCA

normaro

Hejma kato (Felis catus)







v  d  r


Information icon.svg



Angora kato estas raso de katoj, konata ankaŭ kiel Turka angora kato. Angora estas unu el la antikvaj naturaj rasoj de katoj, disvastiĝinta en la teritorio de la moderna centrala Turkio, regiono de Ankara.



Fizikaj specialaĵoj |


Plejmulto de angoraj katoj havas blankan silkecan mezlongan hararon kaj bonan ostan strukturon. Ŝajnas, ke inter la Angora kato kaj la Persa kato ekzistas parenceco, kiel ankaŭ kun la Turka vano.


Kvankam Angoroj estas konataj per la sufiĉe longaj blankaj haroj, lastatempe pli ol 20 variaĵoj ekzistas, inkluzive de nigraj, bluaj katoj.


La okuloj povas esti bluaj, verdaj aŭ sukcenkoloraj. La blua koloro de okuloj estas gene ligita kun aŭdkapablo — pro tio bluokulaj Angoraj katoj kutime aŭdas nenion. Ne maloftas Angoraj katoj kun diverskoloraj okuloj: unu okulo blua, la dua sukcenkolora.


La oreloj estas akutaj kaj relative grandaj, la kapo longa kaj larĝa.


Ankoraŭ unu karakterizaĵo estas la vosto, kiun Angoroj kutime tenas paralele al la grundo.


Specoj de la Turka Angora kato en Eŭropo kaj Usono iom diversas. Ekzemple, la eŭropa speco havas pli longajn harojn sur la kolo kaj vosto.



Konduto |


La Turka Angora kato estas inteligenta raso, tre ŝatinda kaj kurioza. La katoj de tiu raso restas aktivaj dum plejparto de sia vivo. Multaj el ili ŝatas akvon kaj povas eĉ bani kun siaj mastroj. Ili ankaŭ ŝatas komunikadon, kaj facile allogas al si ĉies atenton. Ili ne tro ŝatas esti longe tenataj, sed malbone fartas dum foresto de homoj: ili plej ŝatas ludi, kiam oni rigardas ilin.



Eksteraj ligiloj |



  • http://www.hosca-kal.de/rassekunde.htm

  • http://www.acfacat.com/breeds/standards/turkishangorastd.html


  • Informo de breedlist.com (en)



  • T.A.B.U. Turkish Angora Breeder's Union (en)




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51