Tempovojaĝado
Tempovojaĝado estas la koncepto de moviĝado inter malsamaj momentoj en tempo laŭ maniero analoga al moviĝado inter malsamaj punktoj en la spaco (aŭ kosmo), aŭ sendante objekton (aŭ en iuj kazoj nur informojn) malantaŭen en tempo, t.e. al momento antaŭ la nuna, aŭ sendante objekton antaŭen, t.e. de la prezento al la estonteco tiel, ke oni ne devas sperti la inter(temp)an periodon (almenaŭ ne ĉe la normala rapido de tempopaso). Iuj interpretoj de tempovojaĝado ankaŭ sugestas ke provo vojaĝi malantaŭen en tempo povus alporti personon en paralelan universon kies historio komenciĝus diverĝiĝi de la veturanta originala historio post la momento kiam la veturanto alvenis en la pasintecon[1].
Kvankam tempovojaĝado estas ofta intrigo en fikcio ekde la 19-a jarcento, kaj unudirekta vojaĝado en la estontecon estas ebla konsiderante la fenomenon de tempo-dilato sur bazo de rapido en la teorio de speciala relativeco (ekzempligita de la ĝemela paradokso) kaj ankaŭ gravita tempo-dilato en la teorio de ĝenerala relativeco, estas nuntempe nesciata ĉu la leĝoj de fiziko permesus tempovojaĝadon en pasintecon.
Ĉian teknikan aparaton, ĉu fikcian aŭ hipotezan, kiu uziĝus por atingi tempovojaĝadon, oni nomas tempomaŝino.
Referencoj |
↑ Deutsch, David (1991). "Quantum mechanics near closed timelike curves" (kvantuma mekaniko ĉe fermitaj temp(ec)aj kurboj). Physical Review D 44: 3197–3217. doi:10.1103/PhysRevD.44.3197.