Milaș
Milaș | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | Bistrița-Năsăud | ||
Alinome | Nagynyulas (hungare), Hasendorf (germane) | ||
Iama hungara departemento | Kolozs | ||
Situo | 46° 49′ N, 24° 26′ O46.82027777777824.433333333333Koordinatoj: 46° 49′ N, 24° 26′ O | ||
| |||
Alto super maro | 362 m | ||
Poŝtkodo | 427165 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 1.432 (en 2009) | ||
– vilaĝo | 659 (en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 33890 | ||
Milaș [milaŝ] (hungare: Nagynyulas [nadj-njulaŝ]) estas komunumo en Rumanio sude de Bistrița. Administre apartenas al ĝi Comlod, După Deal, Ghemeș, Hirean kaj Orosfaia.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Gravaj personoj
5 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 1491 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1017 (rumanoj).
En la censo de 2002 la 1.559 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
rumanoj | 1399 | 89,7 % |
romaoj | 82 | 5,3 % |
hungaroj | 78 | 5,0 % |
Kompare, nur 53 (3,4 %) deklaris la hungaran sia precipa lingvo, neniu la ciganan. La hungaroj vivis precipe en Comlod kaj Orosfaia.
Historio |
Ĝia unua mencio skriba estas el 1315. Ĝia hungara loĝantaro pereis en la 17-a jarcento. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye).
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj |
Iuliu Hossu (1885–1970): kardinalo, batalanto por rumanigo de Transilvanio.
Ilka Kilyén (1954): aktorino.- Lucia Piso (10-a de aprilo 1914 – Cluj, 3-a de februaro 1972): pentristino.
Eksteraj ligiloj |
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de la distrikto
Situo en la distrikto
|