Ĉokolado
Diverskoloraj ĉokoladpecoj Varma ĉokolado Ĉokolado estas dolĉa manĝaĵo kaj trinkaĵo farita el kakao. Enhavo 1 Etimo 2 Historio de la ĉokolado 3 Prilaboro de la ĉokolado 4 Kakaujo 5 Prilaboro 6 La ecoj de la ĉokolado 7 Ĉokoladtipoj 8 Vidu ankaŭ 9 Referencoj Etimo | Laŭ la Etimologia vortaro de Esperanto la esperanta vorto estiĝis el diverslingvaj formoj, nome angla kaj hispana chocolate , franca chocolat , germana Schokolade , itala cioccolata , pola czekolada kaj rusa шоколад [1] (ŝokolad). La hispana vorto baziĝas sur konfuzo de la aztekaj vortoj ŝokoatl "trinkaĵo el fermentita maizo" kaj kakaŭatl "trinkaĵo el kakao kaj maizo". Laŭ tio la meza aperis pro analogio kun aliaj nomoj por trinkaĵoj, kiel ekz. posolatl "trinkaĵo el kuirita maizo". [2] En plej multaj dialektoj de la navatla lingvo, ĉokolada trinkaĵo nomiĝas ”ĉikola:tl”, kaj simile en aliaj lingvoj de centra Ameriko. Laŭ alia h...