Saĥaleno






Saĥalino




Flago de Saĥalina provinco


Saĥaleno[1]Saĥalino[mankas fonto] (Сахалин) estas azia insulo inter la Japana Maro kaj la Oĥocka Maro. Ĝi apartenas al Rusio kaj posedas gravajn provizojn de tergaso.


Ĝi situas proksimume je 143° E / 45-54° N, longas ĉ. 700 km kaj konsistigas propran provincon (oblast). Ĝia ĉefurbo estas Juĵno-Saĥalinsk (sud-saĥalena). La areo de Saĥaleno estas 76 400 km² kaj ĝi estas la plej granda insulo de Rusio kaj la 23a plej granda insulo en la mondo. Saĥaleno havas ĉirkaŭ 600 000 loĝantojn.


Ĝis 1875 la insulo ne apartenis oficiale al iu regno. Rusio utiligis la nordan parton, Japanio la sudan. La Traktato de Sankt-Peterburgo en 1875 atribuis al Rusio tutan Saĥalenon, al Japanio la Kurilojn.


La Traktato de Portsmouth, kiu en 1905 finis la rusan-japanan militon, atribuis al Japanio la teritorion sude de la 50-a latitudo, kiu proksimume duonigas Saĥalenon.


Je la 8-a de aŭgusto 1945 Sovetio deklaris militon al Japanio kaj okupis tutan Saĥalinon kaj la Kurilojn. En la Traktato de San-Francisko (1952) Japanio rezignis la suverenecon pri Saĥalino kaj granda parto de la Kuriloj.






Referencoj |





  1. Saĥaleno en vortaro.net




Vidu ankaŭ |


  • Insuloj en Rusio



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto