Tunizia Ligo pri Homaj Rajtoj




La Tunizia Ligo pri Homaj Rajtoj - france Ligue tunisienne des droits de l'homme aŭ pli longe Ligue tunisienne pour la défense des droits de l'homme, LTDH, arabe ‏الرابطة التونسية للدفاع عن حقوق الإنسان‎, latinliterigo laŭ sistemo DMG ar-Rābiṭa at-tūnisiyya li-d-difāʿ ʿan ḥuqūq al-insān - estas gvida opozicia politika movado en Tunizio. Ĝi fondiĝis en 1976.


Konsistanta komence precipe el juristoj, instruistoj, midicinistoj, advokatoj kaj ĵurnalistoj, la unua liga prezidanto inter la jaroj 1976 kaj 1988 estis la medicinisto Saadeddine Zmerli. La ligo ĝis la jaro 2011 sukcesis okazigi kvin kongresojn, la lasta en 2000, sed la sesa kongreso antaŭvidita por 2006 estis ŝtate malpermesata. Ekde 2000 la advokato Mokhtar Trifi, politike proksima al la komunista-laborista partio de Tunizio, estis gvidanto de la ligo, ekde 2007 la eksa ambasadoro Moncer Rouissi. Malgraŭ ŝtataj timigoj kaj malpermesoj ĝis la komenco de 2011, la gvida komitato de la ligo daŭrigis ĉiusemajnajn kunvenojn.


Post kiam sekve de amasaj civitanaj protestoj la tunizia prezidanto Zine El Abidine Ben Ali la 14-an de januaro 2011 devis forlasi la landon, la 17-an de januaro en Tunizio estis formita portempa koalicia registaro sub gvido de Mohamed Ghannouchi, kiu samtage deklaris liberigon de ĉiuj politikaj prizonuloj, enkondukon de novaj liberoj por amaskomunikiloj kaj abolicion de la antaŭa malpermeso pri agado de la Tunizia Ligo pri Homaj Rajtoj.


La ligo en somero 2013 kun la Tunizia Ĝenerala Laborista Unio (UGTT, Union Générale Tunisienne du Travail), la Tunizia Unio de Industrio, Komerco kaj Metioj (UTICA, Union Tunisienne de l'Industrie, du Commerce et de l'Artisanat)kaj la Nacia Ordeno de Tuniziaj Advokatoj (Ordre National des avocats de Tunisie) kreis la grupiĝon Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo por havi forumon de diskuto pri la naciaj malakordoj sekve de la Tunizia Revolucio de 2011. La kvaropo la 9-an de oktobro 2015 honoriĝis per la Nobel-premio pri paco de tiu jaro.[1]



Referencoj |





  1. gazetara komunikaĵo "La pacpremio 2015" la 9-an de oktobro 2015 en la retejo nobelpeaceprize.org (norvege) kaj en la retejo nobelprize.org (angle) de la Norvega Nobel-Komitato




Eksteraj ligiloj |



  • gazetara komunikaĵo de la ligo en majo 2003 (angle)


  • protesta rezolucio de Amnestio Internacia kontraŭ ŝtataj timigoj direkte al la ligo, el septembro 2005, jen angle, france, hispane kaj arabe.

  • kontaktaj informoj pri la ligo el la retejo socialwatch (angle, france kaj hispane)




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto