Vokala harmonio
Vokala harmonio estas morfologia fenomeno kiu prezentiĝas en harmoniigo aŭ similiĝo de la vokaloj de la vortradiko kaj ties afiksoj laŭ certaj karakterizoj. La fenomeno renkontiĝas en la aglutinaj lingvoj (tjurkaj, mongolaj, finno-ugraj, tunguso-manĉuraj) kaj en kelkaj okcident-afrikaj kaj praaziaj lingvoj.
Enhavo
1 Ekzemploj
1.1 Tjurkaj lingvoj
1.1.1 Baŝkira lingvo
1.1.2 Tatara lingvo
1.1.3 Turka lingvo
1.2 Mongolaj lingvoj
1.2.1 Mongola lingvo
1.3 Uralaj lingvoj
1.3.1 Finna lingvo
1.3.2 Hungara
2 Simila termino
3 Fontoj
Ekzemploj |
Tjurkaj lingvoj |
Baŝkira lingvo |
Antaŭaj | Malantaŭaj | |||
---|---|---|---|---|
Nerondaj | Rondaj | Nerondaj | Rondaj | |
Altaj | и [i] | ү [ü] | у [u] | |
Mezaj | е [ě] | ө [ö] | ы [ı] | о [o] |
Malaltaj | ә [ä] | а [a] |
La Baŝkira lingvo havas 9 vokalojn.
En la Baŝkira aperas du variantoj de vokala harmonio. La kvarforma varianto uzas la vokalojn "ы", "о", "е" kaj "ө". Ekz. demanda partiklo havas la formojn -мы, -мо, -ме, -мө.
La duforma varianto uzas nur la vokalojn "а" kaj "ә".
Funkcio | Antaŭaj | Ekzemplo | Senco | Malantaŭaj | Ekzemplo | Senco | Komento |
---|---|---|---|---|---|---|---|
ablativo |
| өҫтәлдән | de la tablo |
| шкафтан Германиянан | el la ŝranko el Germanujo | |
ekvativo | -сә | инглизсә | angle | -са | алманса | germane |
Tatara lingvo |
Ekzemple en la tatara lingvo: ‘at’ – ĉevalo, ‘atlar’ – ĉevaloj; ‘keŝe’ - homo, ‘keŝeler’. La afiksaj finaĵoj ‘lar’ kaj ‘ler’ estas determinaĵoj por la pluralo, la unuaj por la vastaj (aŭ gorĝaj) vokaloj, la dua – por la malvastaj (aŭ buŝaj).
Turka lingvo |
Antaŭaj | Malantaŭaj | |||
---|---|---|---|---|
Nerondaj | Rondaj | Nerondaj | Rondaj | |
Altaj | i | ü | ı | u |
Malaltaj | e | ö | a | o |
La Turka lingvo havas 8 vokalojn, kiuj estas ordigeblaj laŭ du trajtoj, nome [±antaŭeco] kaj [±rondeco].
En la turka estas du variantoj de vokala harmonio. La tiel nomata "malgranda vokala harmonio" (kun la vokaloj "a" kaj "e", turke küçük sesliler uyumu) kaj la "granda vokala harmonio" (kun la vokaloj "i", "ı", "u" kaj "ü", turke büyük sesliler uyumu).
- Malgranda vokala harmonio
- Post la vokaloj e, i, ö kaj ü sekvas e en la sufikso, dum ke post la vokaloj a, ı, o kaj u sekvas a.
La sekvaj sufiksoj sekvas la malgrandan vokalan harmonion:
Funkcio | Antaŭaj | Ekzemplo | Senco | Malantaŭaj | Ekzemplo | Senco | Komento |
---|---|---|---|---|---|---|---|
plurala sufikso | -ler | evler | domoj | -lar | atlar | ĉevaloj | |
lokativo | -de | Berlinde | en Berlino | -da | vapurda | sur ŝipo | |
futuro | -ecek | Gelecek | Li/ŝi venos. | -acak | Çığacak. | Li/ŝi eliros/elvenos. | |
infinitivo | -mek | Gelmek | veni | -mak | çıkmak | eliri/elveni. | |
participo | -en | Gelen. | venanta | -an | çığan | eliranta/elvenanta | |
konverbo de samtempeco | -(y)erek | Gelerek | venante | -(y)arak | çığarak | elvenante | |
kondicionalo | -se | Gelse | se venus | -sa | çıksa | se elvenus |
- Granda vokala harmonio
- Post la vokaloj e kaj i sekvas i, post la vokaloj ö kaj ü sekvas ü, post la vokaloj a kaj ı sekvas ı kaj post la vokaloj o kaj u sekvas u.
La sekvaj sufiksoj sekvas la grandan vokalan harmonion:
- -li, -lı, -lu, -lü Ekz. Berlinli "Berlinano; Berlina", Romalı "Romano, roma", Kölnlü "Kolonjano; Kolonja"
- -cik, -cık, -cuk, -cük (diminutivo)
- -di, -dı, -du, -dü (preterito)
- -i, -ı, -u, -ü (akuzativo)
- -inci, -ıncı, -uncu, -üncü (orda numeralo) Ekz. ikinci "unua", onuncu "deka"
- -(y)ip, -(y)ıp, -(y)up, -(y)üp (konverbo de antaŭtempeco)
Kelkaj dusilabaj sufiksoj havas ambaŭ harmoniojn, če kio la malgranda vokala harmonio estas en unu silabo kaj la granda vokala harmonio en la alia.
- -(y)ince, -(y)ünce, -(y)ınca, -(y)unca (konverbo kun la senco "tuj kiam")
- -dikçe, -dıkça, -dukça, -dükçe (konverbo kun la senco "tiel longe kiel")
Krome eĉ malmulte da esceptoj ekzistas, kiel ekz. -ken (konverbo kun la senco "dum ke"), la vokalo o en la finaĵo -iyor (prezenco).
Mongolaj lingvoj |
Mongola lingvo |
Mongola lingvo havas tri klasojn de vokaloj:
- Antaŭaj vokaloj: ө, ү, э
- Malantaŭaj vokaloj: а, о, у
- Neŭtralaj vokaloj: и
La vokaloj я, е, ю, ё estas fakte kombinoj de la vokaloj а, э, у, о kun la konsonanto й. Se vorto enhavas nur la vokalon и, tiam ĝi estas traktata kiel vorto de la antaŭa vico.
Funkcio | Antaŭaj vokaloj | Senco | Malantaŭaj vokaloj | Senco |
---|---|---|---|---|
prezenco aŭ futuro | Чи ирнэ. | Vi (ci) venas. | Би явна. | Mi iras. |
Тэр надад ном(ыг) өгнө. | Li/Ŝi donas al mi (la) libron. | Тэр майханд орно. | Li/ŝi en tendon eniras. | |
preterito aŭ intenco | Чи сайхан кино үзлээ. | Vi (ci) vidis bonan filmon. | Би цэцэрлэгт суулаа. | Mi sidis en la ĝardeno. |
Чи одоо явлаа. | Vi (ci) nun iras. | |||
цецерлег | ĝardeno | сайхан | bona |
Uralaj lingvoj |
Finna lingvo |
La Finna lingvo havas tri klasojn de vokaloj:
- Antaŭaj vokaloj: ä, ö, y
- Malantaŭaj vokaloj: a, o, u
- Neŭtralaj vokaloj: i, e
Neŭtralaj vokaloj povas aperi post vokaloj el la du unuaj grupoj kaj povas esti kombinataj kun vokaloj el ambaŭ vicoj, ekz. äi, öi, yi kaj ai, oi a ui. Se vorto enhavas nur neŭtralajn vokalojn, tiam estas uzataj vokaloj el la antaŭa grupo, ekz. eikö, eihän.
Funkcio | Antaŭaj vokaloj | Senco | Malantaŭaj vokaloj | Senco |
---|---|---|---|---|
Täälläkö koira on? | Ĉu ĉi tie estas la hundo? | Koira on tuolla. | La hundo estas tie. | |
Missähän kissa on? | Kie estas la kato? | Kissa on puutarhassa. | La kato estas en la ĝardeno. | |
Aasi ei ole täällä. | La azeno ne estas ĉi tie. | Tuollako aasi on? | Ĉu la azeno estas tie? | |
Hiirellä on lyhyet jalat. | Muso havas mallongajn krurojn. | Aasilla on pitkät korvat. | Azeno havas longajn orelojn. | |
inesivo | nenässä | en la nazo, sur la nazo | kuvassa | sur bildo |
elativo | pöydästä | de tablo | talosta | el domo |
adesivo | pöydällä | sur tablo | torilla | sur bazaro |
ablativo | häneltä | de li | torilta | de bazaro |
demanda partiklo | -kö | ĉu ? | -ko | ĉu ? |
-hän | -han |
Ĉe kunmetaĵoj estas uzata la vokalo laŭ la lasta parto.
Hungara |
Antaŭaj | Malantaŭaj | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mallongaj | Longaj | Mallongaj | Longaj | |||||
Nerondaj | Rondaj | Nerondaj | Rondaj | Nerondaj | Rondaj | Nerondaj | Rondaj | |
Altaj | i | ü | í | ű | u | ú | ||
Mezaj | ö | é | ő | o | ó | |||
Malaltaj | e | a | ||||||
Plej malaltaj | á |
La hungara lingvo havas 14 vokalojn. Sed en kelkaj dialektoj kaj parte la ĉiutaga lingvo aperas plia varianto de "e".
Ekzistas tri specoj de sufiksoj, nome unuformaj, duformaj kaj triformaj.
- Unuformaj sufiksoj ofte havas unu el la vokaloj "e", "é", "i" kaj "í" kaj estas ekzemple -ig "ĝis" (ekz. hajóig "ĝis la ŝipo"), -ként "kiel" (ekz. hajóként "kiel ŝipo"), -kor "je" (ekz. negykor "je la kvina (horo)"), -é 'poseda signo'.
- Duformaj sufiksoj estas ekzemple -ban/-ben "en" (inesivo, ekz. kezben "en la mano", hajóban "en la ŝipo"), -be/-ba (ilativo, ekz. kezbe "en la manon", hajóba "en la ŝipon"), -nek/-nak "al" (dativo, ekz. körnek "al la cirklo", hajónak "al la ŝipo"), -unk/-ünk "ni -as"
- Triformaj sufiksoj estas ekzemple -hoz/-hez/-höz "al" (ekz. hajóhoz "al la ŝipo", évhez "al jaro", körhöz "al la cirklo"), -szor/-szer/-ször "-foje" (ekz. kétszer "dufoje", ötször "kvinfoje", hatszor "sesfoje")
Simila termino |
Sinharmonio (de la greka ‘syn’ – kune kaj ‘harmonia’ – harmonio) estas pli ĝenerala termino por vokala harmonio kaj similaj fenomenoj ĉe konsonantoj (pli kutime nomata asimilo).
Fontoj |
- Ĝenerala
Glück, Helmut. (1993) “Vokalharmonie, p. 683”, Metzler Lexikon Sprache. Stuttgart: J. B. Metzler'sche Verlagsbuchhandlung. ISBN 3-476-00937-8. germane
- Por unuopaj lingvoj
Margarete I. Ersen-Rasch. (2099) “Die Vokale und die Vokalharmonie, p. XV-XVI”, Baschkirisch, Lehrbuch für Anfänger und Fortgeschrittene. Harrassowitz. ISBN 978-3-447-05730-1. germane
Hasan Çakır. “Die Vokalharmonie, p. 12-14”, Grammatik kurz & bündig Türkisch. Stuttgart: PONS GmbH. ISBN 978-3-12-561667-7. germane
Malgranda gramatiko de la turka lingvo germane
Hans-Peter Vietze. (1988) “Die Vokalharmonie, p. 20-21”, Lehrbuch der mongolischen Sprache. Leipzig: VEB Verlag Enzyklopädie. ISBN 3-324-00242-7. germane
Semrau, Richard. (1995) Langenscheidts Praktisches Lehrbuch Finnisch. Berlin: Langenscheidt. ISBN 3-468-26140-3. germane
Tompa, József. (1972) Kleine Ungarische Grammatik. Leipzig, Budapest: VEB Verlag Enzyklopädie kaj Akadémiai Kiadó, p. 14–16, 19. germane
Hegedűs, Rita. (2006) Grammatik kurz & bündig Ungarisch. Stuttgart: Ernst Klett Sprachen GmbH, p. 9–10. ISBN 978-3-12-561167-2. germane
Simig, Pia. (2008) Kauderwelsch Ungarisch Wort für Wort. Bielefeld: Reise KNOW-HOW Verlag, p. 12–13. ISBN 978-3-89416-053-1. germane