Monda Organizaĵo pri Meteologio
Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM) estas speciala organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por mondvasta kunlaborado en instalado de meteologiaj mezur-stacioj kaj interŝanĝo de informoj. Ĝi nomiĝis tiel en 1950, el International Meteorological Organization (IMO) (Internacia Organizaĵo pri Meteologio) antaŭe kreita en 1873.
La oficejaj lingvoj de la MOM estas: Angla, Franca, Hispana, Rusa.
La MOM eldonas diversajn publikaĵojn (vidu sube eksteraj ligoj; vd. ekz-e angle: '... Publications - Catalogue').
La sidejo de MOM estas Ĝenevo, Svislando.
Celoj laŭ statuto |
- Ebligi la tutmondan kooperadon pri establado de retaj stacioj por fari meteologiajn observojn, ankaŭ hidrologiajn kaj aliajn geofizikajn observojn rilatajn al meteologio; promovi la establadon kaj subtenado de centrejoj (nodejoj) funkciĝaj kiel provizejoj pri meteologiaj kaj rilataj servoj;
- Promovi la establado kaj subtenado de sistemoj por rapida interŝanĝo de meteologiaj kaj rilataj informoj.
- Promovi normigadon de la meteologiaj kaj rilataj observ-metodoj, kaj certigi la homogenan publikadon de la observaĵojn kaj statistikaĵojn;
- Evolui la aplikadon de la meteologio rilate al aviado, ŝip-veturo, akvoproblemaferoj, agrokulturo kaj aliaj homaj agadoj;
- Promovi agadojn pri aplikanta hidrologio kaj evolui proksima kooperado inter meteologiaj kaj hidrologiaj servoj;
- Ekkuraĝi esplorojn kaj instruadon pri meteologio kaj pri rilataj aferoj - kiam necesa, kaj asisti ĉe koordinigado de la internaciaj aspektoj de tiuj esploroj kaj instruadaĵoj.
Eksteraj ligiloj |
- Monda Organizaĵo pri Meteologio
World Meteorological Organization (angle: WMO),
MOM, franclingve: OMM,
MOM, hispanlingve: OMM,
ruslingva ĉefpaĝo de la MOM.