Michael Helding





























































Michael Helding
Michael Sidonius


Episkopo de Merseburg Wappen Bistum Merseburg.png

germana humanisto
germana humanisto


Regado
1549–1561

Antaŭulo
Georgo la 3-a (Anhalto)

Sekvanto
princo Aleksandro de Saksio (protestanta administranto)


Ceteraj titoloj

titulara episkopo de Cidono
helpepiskopo en Majenco
Persona informo

Naskiĝo

1506
en Langenenslingen, proksima de Riedlingen-Sigmaringen, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio

Morto

30-a de septembro 1561
en Vieno, Aŭstrio, Armoiries modernes Saint-Empire bicéphale.svg Sankta Romia Imperio

Religio

Romkatolikismo

Ŝtataneco

Germanio [#]

Alma mater

Universitato de Tubingeno

Lingvoj

germana lingvo [#]
Profesio

Okupo

verkisto • juĝisto • pastro [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Michael HELDING (naskiĝis en Langenenslingen, proksima de Riedlingen-Sigmaringen, en 1506, mortis en Vieno la 30-an de septembro 1561) estis germana humanisto, katolika episkopo kaj klerulo.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Verkoj


  • 3 Literaturo


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj





Biografio |


Helding estis filo de muelisto kaj enmatrikuliĝis en la Universitato de Tubingeno en 1525. En 1527 li diplomiĝis kiel Bakalaŭro pri Artoj kaj en 1528 li ricevis sian diplomon pri Magistreco. Pli malfrue li fariĝis profesoro en Majenco, kie ankaŭ li aktivis kiel rektoro de la katedrallernejo en 1531. Tie komenciĝis lia intima kontakto kun humanismo. Post ordiniĝi kiel pastro, li laboris kun la kardinalo Alberto de Brandenburgo (1490-1545)[1] en la Katedralo de Majenco el 1533 antaŭen.


En la 18-a de oktobro 1537 li fariĝis asista episkopo kaj en la 4-a de aŭgusto de la venonta jaro li ordeniĝis al tiu posteno. Poste li estis indikita kiel titulara episkopo de Cidono. En 1543, li diplomiĝis kiel doktoro pri teologio. Li servis kiel delegito de la Katolia Eklezio tiel en Dieto de Worms (1540-1541) kiel en la Dieto de Regensburgo (1546). Li ankaŭ ĉeestis en la Konsilio de Trento. En la Dieto de Aŭgsburgo (1547-1548) li estis kun-aŭtoro de la Provizora Deklaracio de Aŭgsburgo, kreante severajn polemikojn kun Matthias Flacius kaj aliaj protestantoj. En decembro 1550 li fariĝis sukcedanto de Georgo la 3-a de Anhalt-Dessau (1507-1553)[2], kiel la lasta katolika episkopo de Merseburg. Li ĉeestis en la Konsilio de Aŭgsburgo, en 1555, kaj en la Kolokvo de Worms, kie lia influo kaŭzis internan konflikton inter la luteranaj teologoj. En 1561, malpli ol unu jaro antaŭ la morto de Helding, Ferdinando la 1-a indikis lin kiel direktoro de la Imperia Konsilio en Vieno.


Mikaelo Helding estas konsiderata unu el la plej gravaj proponantoj de la Katolika Reformo liaepoke, kiu provis uzi sian paroladaron kaj manuskriptojn por la tenado de la Kristana Unuiĝo kaj por aktive kontribui por tio, kion li kredis necesa por la reformo de la katolika fido. Li konserviĝis fidela al la Katolikismo, sed li daŭre estis fidela al la reforma procezo kaj tolerema rilate al la protestantaj kredoj kaj aliaj fidoj.



Verkoj |




  • De carminum ratione libellus brevis et dilucidus - 1533


  • De sanctissimo ac praestantissimo missae sacrificio conciones XV... redditae ... - 1549

  • Brevis Institvtio Ad Christianam Pietatem, secundum Doctrinam Catholicam contiens, Explicationem Symboli Apostolici, Orationis Dominicea: Salutationis Angelicea. Decem Preaceptorum, Septum Sacramentorum. Ad usum Puerorum Nobilium, qui in Aula Reuerendiss. in Christo Patris, & amplissimi Principis & Domini, Domini Sebastiani Archiepiscopi Moguntin. & Principis Electoris, &c. erudiuntur, conscripta. Per R. in Christo patrem ac D.D. Michaëlem Episcopum Sidoniensem, & Suffrageneum Mogunt - 1550

  • Brevis institutio ad Christianam Pietatem secundum doctrinam Catholicam, continens, explicationem Symboli Apostolici, orationis Dominicæ, Salutationis Angelicæ, decem præceptorum, septem sacramentorum, ad usum puerorum nobilium, qui in aula ... Domini Sebastiani Archiepiscopi Moguntin ... erudiuntur, conscripta, etc. - 1555


  • De vita & moribus Sacerdotum Opusculum, Judocus Clichtoveus, Michael Helding, Joannes Rokyzana - 1558


  • Catechismus catholicus... Michaelis episcopi Merspurgensis, in conciones - 1562

  • Catechismvs catholicvs reverendiss. qvondam dn. Michaelis episcopi Merspvrgensis in conciones LXXXIIII. sane pias et ervditas pvlchre distribvtvs ... - 1562


  • Catéchisme, ou Instructions des premiers fondemens de la Religion ... - 1575

  • Conciones Catechisticæ Michaelis. Quibus Accessere XV. Conciones de Augustissimo Missæ Sacrificio Et Una de Sacrosancta Eucharistia. Interprete L. Surio. Latinitate Donatæ Per T. Bredembachium - 1594

  • Conciones catechisticae... quibus accessere XV conciones de augustissimo misse sacrificio et una de sacrosancta Eucharistia... interprete F. Laurentio Surio,... Latinitate donatae per Tilmannum Bredembachium,... - 1594



Literaturo |




  • Michael Helding - Allgemeine Deutsche Biographie (ADB).

  • Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL).

  • Michelus Sidonius by Camena

  • Catholic Hierachy

  • Personensuche

  • Virtual International Authority File

  • Deutsche Biographie

  • Repertorium Academicum Germanicum



Vidu ankaŭ |




  • Matthias Flacius (1520-1575)[3]


  • Johannes Agricola (1494-1566)[4]


  • Justus Jonas, la maljuna (1493-1555)


  • Julius von Pflug (1499-1564)


  • Bernhard Ziegler (1496-1552)[5]



Referencoj |





  1. Personensuche


  2. Personensuche


  3. Personensuche


  4. Personensuche


  5. Personensuche














Portala ikono
Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj
















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51