Internacia Sindikata Konfederacio
La Internacia Sindikata Konfederacio - angle International Trade Union Confederation, ITUC; france Confédération Syndicale internationale, CSI; germane Internationaler Gewerkschaftsbund, IGB - estas la tutmonde plej granda konfederacio de sindikatoj. Ĝi kreiĝis la 1-an de novembro 2006 per la fuzio de la Internacia Konfederacio de Liberaj Sindikatoj (angle International Confederation of Free Trade Unions, ICFTU, france Confédération internationale des syndicats libres, CISL) kaj la Monda Konfederacio de Laboro (angle World Confederation of Labour, WCL, france Confédération mondiale du travail, CMT). La fonda kongreso de la Internacia Sindikata Konfederacio okazis en Vieno kaj estis antaŭita per la malfondaj kongresoj de ambaŭ antaŭaj organizaĵoj.