Rusia Esperantista Unio








Rusia Esperantista Unio (REU) estas esperantista organizaĵo en Rusio, landa asocio de UEA. Ĝi estis fondita en 1991 por daŭrigo de agado de la tut-sovetunia organizaĵo Sovetrespublikara Esperantista Unio, aperinta en 1989; REU nomas sin "spirita kaj jura heredanto" de ankaŭ la samnoma tutsovetia organizaĵo, kiu funkciis ĝis la 1930-aj jaroj[1].


Laŭ sia propra aserto, REU estas "libervola organizo, kiu celas helpi al aktivaj esperantistoj plivigligi kaj, laŭeble, kunordigi, per- kaj poresperantan agadon en Rusio"[1]. Laŭ statuto de REU, ĝiaj celoj estas[2]:



  • popularigo kaj disvastigo de la lingvo Esperanto;

  • plifirmigo de la paco, evoluigo de la internacia kunlaboro en ĉiuj sferoj de la homa agado helpe de la lingvo Esperanto.


La agadon de REU regulas ĝia Statuto (akceptita en 1991) kaj Ĝenerala regularo kun aldona informo (akceptita en 1999).




Enhavo






  • 1 Membroj


  • 2 Historio


  • 3 Gvidorganoj


    • 3.1 Listo de prezidantoj de REU


    • 3.2 Estraroj




  • 4 Agado de REU


    • 4.1 Rusia Esperantista Kongreso


    • 4.2 Rusiaj Esperanto-Tagoj


    • 4.3 EoLA


    • 4.4 Aliaj Esperanto-renkontiĝoj organizataj de REU


    • 4.5 Interretaj projektoj




  • 5 Eldonaĵoj de REU


    • 5.1 Rusia Esperanto-Gazeto


    • 5.2 REU-ekspres'


    • 5.3 "Movado"




  • 6 REJM


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj


  • 9 Referencoj





Membroj |


Membro de REU rajtas fariĝi ajna homo ne malpli ol 18-jara[2] (interalie tiuj, kiuj ne parolas Esperanton[2] aŭ eksterlandanoj, kiuj "volas iel subteni esperantistan vivon en la lando"[1]). La solaj nepraj postuloj al membro de REU estas subteno de la Statuto kaj pagado de kotizo; eblas ankaŭ aliĝo de aliaj organizaĵoj.


Laŭ kotizregularo por 2018, individua kotizo por membreco en 2018 estas 250 rubloj (por eksterlandanoj - 20 eŭroj); kotizo por dumviva membreco - 20-oble pli; kolektiva kotizo - 250 rubloj por unu aliĝinta membro; por "amikoj de REU" - senpage.


En 2018 (por marto) REU konsistis el:



  • 59 dumvivaj membroj;

  • 1 mecenato;

  • 34 individuaj membroj;

  • 11 kolektivoj:

    • EK "Arĝenta flamo" (Jekaterinburgo) - 6 membroj;


    • Krasnodara E-klubo - 14 membroj;


    • Krasnojarska esperantista klubo «KRESKO» - 5 membroj;


    • Moskva Esperanto-Asocio "MASI" - 5 membroj;


    • Murmanska Esperanto-Klubo "Murmano" - 5 membroj;

    • Esperanto-klubo Novoĉ-EK (Novoĉerkassk) - 5 membroj;

    • EK "Kariljono" (Sankt-Peterburgo) - 8 membroj;


    • Tiĥvina Esperanto-klubo - 8 membroj;


    • Tjumena Esperanto-klubo "Revo" (Tjumeno) - 5 membroj

    • E-klubo "Pacifiko" (Vladivostok) - 6 membroj;


    • Volgograda EK "Espero" - 5 membroj.




Konsisto de REU laŭ jaroj: 2005, 2006, 2007, 2008, 2009, 2010, 2011, 2012, 2013, 2014.



Historio |








Dum la lastaj jaroj de Sovetunio en la lando agadis Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU, enfunkciis en 1989). Lige kun la disfalo de Sovetunio, la 10-a Kongreso de SEU la 28-an de decembro 1991 decidis transformi SEU al Rusia Esperantista Unio (REU).


En 1994 okazis unuiĝo de REU kaj Ruslanda Esperanto-Asocio (REA).



Gvidorganoj |


Laŭ Statuto de REU, ĝiaj gvidorganoj estas Konferenco de REU kaj Estraro de REU. La Konferenco estas kunvokata de la Estraro ne malpli ol unufoje en du jaroj; ĝi estas kvoruma, se ĝin ĉeestas pli ol duono de la elektitaj kaj anoncitaj delegitoj. Dum la konferenco okazas elektado de Estraro, korektado de la Statuto ktp[2].




Grigorij Arosev, prezidanto de REU en 2010-2013



Listo de prezidantoj de REU |




































































































Laborperiodo Konferenco Prezidanto

1991–1992
10
Viktor Aroloviĉ

1992–1993
11

1993–1994
12
Andrej Ananjin (Grigorjevskij)

1994–1995
13
Nikolaj Gudskov

1995–1997
14
Aleksandr Korĵenkov

1997–1999
15
Abduraĥman Junusov

1999–2000
16

2000–2001
17
Andrej Ananjin (Grigorjevskij)

2001–2002
18
Georgij Kokolija

2002–2004
19
Nikolaj Gudskov

2004–2005
20

2005–2006
21
Andrej Grigorjevskij

2006–2007
22

2007–2009
23

2009–2010
24
Miĥail Ĉertilov

2010–2011
25
Grigorij Arosev

2011–2013
26

2013–2015
27
Svetlana Smetanina

2015–2017
28

2017–
29


Estraroj |


La Estraro de REU, elektita en 2010:




  • Grigorij Arosev (Moskvo), prezidanto


  • Svetlana Smetanina (Moskvo), vicprezidanto


  • Vladimir Bespalov (Soĉi)


  • Jurij Karcev (Uljanovsk)


  • Rafija Kudrjavceva (Jekaterinburg)


  • Darja Obrazcova (Sankt-Peterburgo)


La Estraro de REU, elektita en 2013[3]:




  • Svetlana Smetanina (Moskvo), prezidanto


  • Miĥail Ĉertilov, vicprezidanto


  • Valentin Seguru, vicprezidanto

  • Roman Bolŝakov


  • Nikolao Gudskov (Moskvo)


La Estraro de REU, elektita en 2015[4]:




  • Svetlana Smetanina (Moskvo), prezidanto


  • Nikolao Gudskov (Moskvo), vicprezidanto


  • Miĥail Ĉertilov (Liskovo-->Balaŝiĥa)


  • Valentin Melnikov (Moskvo)


  • Aleksandr Mitin (Niĵnij Novgorod)

  • Mikaelo Bronŝtejn (Tiĥvin), demisiis


La Estraro de REU, elektita en 2017




  • Svetlana Smetanina (Moskvo), prezidanto


  • Nikolao Gudskov (Moskvo), vicprezidanto


  • Miĥail Ĉertilov (Balaŝiĥa), forpasis 24.02.2018


  • Irina Gonĉarova (Odincovo)


  • Aleksandr Lebedev (Jegorjevsk)


  • Aleksandr Mitin (Niĵnij Novgorod)


  • Vladimir Opletajev (Surgut)



Agado de REU |


Rusia Esperantista Unio okupiĝas ĉefe pri organizado de esperantistaj renkontiĝoj kaj eldonagado. De REU estas organizataj Rusia Esperantista Kongreso (REK), Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) kaj multaj aliaj lokaj renkontiĝoj.


Atingoj de la lokaj aliĝintaj asocioj ankaŭ parte estas konsiderataj kiel rezultoj de REU-agado[5].



Rusia Esperantista Kongreso |


Rusia Esperantista Kongreso (REK) estas ĉefa aranĝo de REU. Ĝi estas organizata preskaŭ ĉiujare; enkadre de REK okazas Konferencoj de REU.


Laŭ la Kongresa regularo, "Rusia Esperantista Kongreso estas tradicia manifestacio de rusiaj esperantistoj. Ĝi celas fortigi ilian solidarecon kaj kunlaboron, progresigi Esperanton en la lando, interŝanĝi sperton de la agado inter la lokaj kaj fakaj organizoj kaj individuaj esperantistoj".























































































































REK
Jaro
Loko
Aliĝintoj
10-a SEU/REK
decembro 1991

Kolomna, Moskva provinco

11-a REK

1992


12-a REK

1993


13-a REK

1994


14-a REK

1995


15-a REK

1996


16-a REK
februaro 1997

Moskvo
75
17-a REK

1998


18-a REK

1999


19-a REK
februaro 2000

Ĉeboksari, Ĉuvaŝio

20-a REK
februaro 2001

Serovo, Sankt-Peterburgo

21-a REK kun EoLA
decembro 2001

Kostroma, Kostroma provinco

22-a REK
decembro 2002

Puŝĉino, Moskva provinco
47
23-a REK kun EoLA
februaro 2004

Volgogrado, Volgograda provinco

24-a REK kun EoLA
aprilo 2005

Jekaterinburg, Sverdlovska provinco

25-a REK kun EoLA
marto 2007

Tiĥvin, Leningrada provinco

26-a REK

27-a de majo 2010 - 31-a de majo 2010

Sankt-Peterburgo
239[6]
27-a REK

20-a de oktobro 2011 - 23-a de oktobro 2011

Ĉeboksari, Ĉuvaŝio[7]




Rusiaj Esperanto-Tagoj |


Rusiaj Esperanto-tagoj (RET) estas somera Esperanto-renkontiĝo, unu el ĉefaj aranĝoj de REU. Ĝi okazas post kiam OkSEJT ŝanĝis la koncepton, iĝis instrua kaj paroliga aranĝo speciale por komencantoj. La unua RET okazis en 1998 en Jelec (Lipecka provinco).


Listo de pasintaj RET:























































Numero, dato Loko
RET-1, 1998

Jelec, Lipecka provinco
RET-2, 2002

Kovrov, Vladimira provinco
RET-3, 2003

Kovrov, Vladimira provinco
RET-4, 2004

Tiĥvin, Leningrada provinco
RET-5, 2005

Jelec, Lipecka provinco

RET-6, 2006

Volĵskij, Volgograda provinco
RET-7, 2007

Primorsko-Aĥtarsk, Krasnodara regiono
RET-2011

Gelenĝik[8], Krasnodara regiono
RET-2015
Surskije Zori, Jadrina distrikto, Ĉuvaŝio
KET[9], 2016

Jalta, Krimeo
RET-2017

Poŝeĥonje, Jaroslavla provinco
RET-2018

Ŝuja, Ivanova provinco

RET-7, organizata de REU kaj Volgograda Esperantista Junulara Centro "Stelaro", okazis inter la 18-a kaj 25-a de aŭgusto apud Primorsko-Aĥtarsk ĉe la Azova Maro.


En 2008 RET ne okazis, ĉar anstataŭ ĝi kaj por la sama publiko okazis komuna rusi-ukrainia aranĝo IET (Internaciaj Esperanto Tagoj) sur Tarĥankuto (Krimeo).



EoLA |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto - Lingvo Arta.


Aliaj Esperanto-renkontiĝoj organizataj de REU |



  • Pasintaj eventoj

  • Estontaj eventoj



Interretaj projektoj |


  • En 2010 estis decido pri organizado de retpaĝaro E-kluboj.ru[10]. La enhava kunordiganto de la retejo estis tiama prezidanto de REU Grigorij Arosev. La retejo funkciis dum nelonga tempo, nun ne plu funkcias.


Eldonaĵoj de REU |



Rusia Esperanto-Gazeto |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Rusia Esperanto-Gazeto.


REU-ekspres' |


REU-ekspres' estis presorgano de REU. Ĝi estis modesta informilo per kiu REU urĝe informis siajn anojn.




"Movado" |


"Movado" estis revuo eldonita de Kluba kaj Aktivula Fako de REU. La revuon redaktis Andrej Ananjin kunlabore kun Nikolao Gudskov, Jelena Lebedeva, Andrej Liskov, Grigorij Arosev.




REJM |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Rusia Esperantista Junulara Movado.

Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM) estas junulara sekcio de REU (ekde 2005 funkciis memstare[11]). Samtempe ĝi estas landa sekcio de TEJO. Membraro de REJM konsistas ĝuste el membroj de REU ne pli ol 31-jara aĝaj. En 2014 estas 19 membroj de REJM[12]



Vidu ankaŭ |


  • Ruslanda Esperanto-Asocio


Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala paĝaro de REU


Referencoj |




  1. 1,01,11,2Pri Rusia Esperantista Unio

  2. 2,02,12,22,3Statuto de REU


  3. laŭ "la Ondo de Esperanto"


  4. [1]


  5. Raporto pri agado de MEA MASI en 2013 jaro en la retejo de REU


  6. REK-26


  7. REK-27


  8. http://reu.ru/kalendaro/informletero/RET-2011


  9. Krimeaj Esperanto-Tagoj


  10. Informo sur la paĝaro de REU pri E-kluboj.ru (ruse)


  11. Российский союз эсперантистов (REU) поглотил Российское молодёжное эсперанто-движение (REJM) (ruse)


  12. Membrolisto de REJM por 2014






Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto