Cerbe kaj Kore




Cerbe kaj Kore - Literatura bulteno, organo de Moskva Literatura Esperanto-klubo. Aperadis en 1990-2000 principe ĉiumonate, sed havis dum tiu tempo kelkajn longajn paŭzojn. Formato A5, amplekso de unu kajero - de 8 ĝis 24 paĝoj. Entute aperis 68 kajeroj.
Enhavo: verkoj de la klubanoj kaj interesaj literaturaj kaj historiaj materialoj el arkivo; recenzoj, instruaj artikoloj.


Redaktoroj: Vladimir Samodaj (1990-1997) kaj Valentin Melnikov (1998-2000).


En 1992-1995 la bulteno ne aperadis, ĝin anstataŭis samnoma kelkpaĝa rubriko en "Moskva Gazeto", redaktoro - Mikaelo Bronŝtejn.


En 1998 ĝi reaperis kiel literatura suplemento al dusemajna ĵurnalo Artefakto.


La bulteno grave kontribuis al formiĝo de Moskva skolo en Esperanto-poezio.


En 2000-2003 la rubriko “Cerbe kaj Kore” regule aperadis en la Rusia Esperanto-Gazeto.



Vidu ankaŭ |


  • Listo de Esperanto-periodaĵoj en Rusio


Eksteraj ligiloj |


  • Reta versio de "Cerbe kaj Kore" (lasta eldonperiodo, 1998-2000)





Portala ikono Portalo pri Literaturo








Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono