Parafilio
Parafilio (el la greka παρά (para) = apud kaj φιλία (philia) = amo/amoro) estas psikiatria kaj seksologia termino kiu signas seksajn kondutojn konsideritaj kiel deviaj. Ĝi povas ankaŭ nomi seksaj kutimoj kiu estas "neordinaraj" kaj ne kongruas kun la socia normo.
Se la parafilia allogo aŭ fantasmo ne estas kondamninda, iuj ekstremaj praktikoj povas esti eksterleĝaj en kelkaj socioj.
La internacia kaj oficiala lernolibro pri mensaj perturboj klasis samseksemon kiel parafilio ĝis 1973.[mankas fonto]
Kelkaj parafilioj |
ekshibicio: montriĝado de sia nuda korpo, kutime generaj organoj, en publikaj lokoj, laŭeble al vasta publiko, aŭ publike seksumi kun kunulo (ĝi estas malsama de nudismo, ĉar nudisto ne celas seksuman ekscitiĝon)- fetiĉismo
katenado aŭ katenumado: ligado kaj katenado de subigitulo- koprofilio
masoĥismo: doloriĝado (fizike aŭ psiĥe)
sadismo: dolorigado de aliulo (fizike aŭ psiĥe)
pedofilio: infanoj
rigardismo aŭ vojerismo: spionado de senvestiĝantaj aŭ amorantaj personoj
zoofilio: bestoj
|