Nazo




  • La nazo laŭ PIV estas


<1>tiu parto de la homa vizaĝo, kiu elstaras inter la frunto kaj la okuloj, kaj per kiu oni spiras - vidu nazo (organo).

<2> tiu sama parto, rigardata kiel organo de la flarsento, kaj (familiare) kiel signo de sagaco, klarvideco

Mi havas bonan nazon Zamenhof (mi suspektis ĝuste)


<3> tiu sama organo, rigardata kiel esprimilo de sentoj


Foriri kun longa nazo Zamenhof (pro mistrafo, elreviĝo)


teni la nazon supren Zamenhof (esti arogante fiera)


kuntiri la nazon (pro malplaĉo)



<4> tiu sama organo, rigardata kiel la ĉefa parto de la vizaĝo kaj signo de la persono


rigardu la fakton, kiuj sin trovas antaŭ via nazo Zamenhof


sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon Zamenhof


ne ŝovu la nazon en fremdan vazon Zamenhof



<5> tiu sama organo ĉe la bestoj
vidu ankaŭ: muzelo


<6> elstara parto de objekto, pli-malpli simila al nazo

nazo de plugilo, de kruĉo, nazo de ŝipo, de aviadilo

vidu ankaŭ: beko, faŭko, pruo





  • Por la indiĝena popolo de Panamo, vidu nazoj (popolo).


  • Nazo-Teribo estas indiĝena regiono en Panamo.



Proverboj |


Ekzistas pluraj proverboj pri nazo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:









  • Citaĵo

     Nazo supren, vento antaŭen. 







  • Citaĵo

     Malproksime vidas, antaŭ la nazo ne vidas. 







  • Citaĵo

     Li vidas nur ĝis la pinto de sia nazo. 







  • Citaĵo

     Ne ŝovu la nazon en fremdan vazon. 



Vidu ankaŭ |



  • Nazalo

  • NAZ

  • Naziismo

  • Naztuko

  • Vomeronaza organo



Referencoj |




  1. Lernu




  • Nazo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto