Georg Cantor
Georg Cantor | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1845 (1845-02-19) en Sankt-Peterburgo |
Morto | 6-an de januaro 1918 (1918-01-06) (72-jara) en Halle (Saale) |
Kaŭzo de morto | korinfarkto |
Loĝloko | Rusia Imperio, Germana Imperiestra Regno |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno |
Alma mater | University of Berlin • Humboldt-Universitato en Berlino • Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle |
Profesio | matematikisto, filozofo, universitata profesoro |
Lingvoj | germana lingvo |
Georg Ferdinand Ludwig Philipp CANTOR [kantor] (naskiĝis la 3-an de marto 1845 en Peterburgo, Rusio; mortis la 6-an de januaro 1918 en Halle (Saale), Germanio) estis germana matematikisto. Li kreis la arteorion kaj la koncepton de transfiniaj nombroj.
Li rekonis, ke nefiniaj aroj povas havi malsimilajn grandecojn. Li distingis inter kompteblaj kaj nekompteblaj aroj kaj pruvis, ke la aro de ĉiuj racionalaj nombroj Q{displaystyle mathbb {Q} } estas komptebla, sed la aro de realaj nombroj R{displaystyle mathbb {R} } estas nekomptebla kaj do pli granda. La pruvo uzas lian faman "diagonalan argumenton". Antaŭ 1897, li jam malkovris multajn paradoksojn en la elementa teorio de aroj.
En la dua duono de sia vivo li suferis je multaj depresioj, kiuj malfaciligis al li labori kaj igis lin iri ofte al malsanulejo. Li publikigis pri literaturo kaj religio, kaj evoluis sian koncepton de la absoluta nefinio, kiun li komparis kun Dio. Li malriĉiĝis dum la unua mondmilito kaj mortis en frenezulejo en 1918.
La nova matematiko de Cantor ne estis facile akceptita dum lia vivo. La moderna matematiko tute akceptas la verkon de Cantor kaj agnoskas ĝian grandegan gravecon.
Vidu ankaŭ |
- Aro de Kantor
- Intuiciismo
- Infinito
Eksteraj ligiloj |
Biografio (angle)
- http://cantor1.mathematik.uni-halle.de/~cantorev/
- http://www.zahlenjagd.at/cantor.html
- http://www.maths.tcd.ie/pub/HistMath/People/Cantor/Ausdehnung