Zaratuŝtrismo
Faravahar (aŭ Ferohar), unu el ĉefaj simboloj de Zoroastrismo, kredita priskribo de Fravaŝi (gardia spirito aŭ gardanĝelo) Nupto de Parsioj , 1905 Zaratuŝtrismo , ankaŭ nomata zoroastrismo aŭ mazdaismo , estas unudia dualisma religio kaj religia filozofio estiĝinta ĉ. 1200 a.K., reformita en 560 a.K. Ĝi fondiĝis sur teritorio de la nuntempa Irano. Tie ankaŭ nun ekzistas sekvantoj de la religio. Iam ĝi iĝis ŝtata religio de la Aĥemenida, Partia kaj Sasanida Imperio. La fondinto de Zaratuŝtrismo estis Zaratuŝtro (greke Zoroaster ). Centre de la kredo staras la Krea Dio Ahura Mazda. Li estas akompanata de senmortaj sanktuloj ( Ameŝa Spenta ) kaj kontraŭita de koleraj demonoj (kies ĉefo nomiĝas Ahriman aŭ Angra Mainju). Zoroastrismo aperis en la orienta regiono de la antikva Persa Imperio, kiam la religia filozofo Zoroastro simpligis la diaron aŭ panteonon de la komencaj iranaj dioj [1] en du kontraŭaj fortoj: nome Spenta Mainju ("progresema mensostato") kaj An...