Paul Neergaard
Paul Neergaard | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1907 (1907-02-19) en Nyborg |
Morto | 13-an de novembro 1987 (1987-11-13) (80-jara) en Kopenhago |
Ŝtataneco | Danio |
Profesio | biologo, esperantisto, esperantologo |
Lingvoj | Esperanto, dana lingvo |
Paul Neergaard, en Esperanto Paŭlo Neergardo (plennome Pierre Paul Ferdinand Mourier de Neergaard, naskiĝis la 19-an de februaro 1907 en Nyborg, mortis la 13-an de novembro 1987 en Kopenhago) estis dana doktoro de agronomio, profesoro, esperantologo kaj vicprezidanto de la Akademio de Esperanto.
Enhavo
1 Profesia vivo
2 Esperanta agado
3 Verkoj (elektaĵo)
4 Vidu ankaŭ
5 Referencoj
6 Bibliografio (elektaĵo)
7 Eksteraj ligiloj
Profesia vivo |
Neergaard laboris kiel plantsempatologiisto ekde 1935 ĝis sia morto en Kopenhago, kie li fariĝis en 1966 fondinto kaj direktoro de Dana Registra Sempatologio Instituto por Evolulandoj. Li instruis sian fakon (de kiu li estas konsiderata la ĉefa fondinto [1]) kiel universitata profesoro en Bejruto (Libano) kaj Mysore (Barato)[2] kaj fariĝis membro de pluraj naciaj akademioj kaj internaciaj societoj sciencaj.
Esperanta agado |
Li esperantistiĝis en 1924, do kiam li estis nur 17-jara; li tiel entuziasmiĝis, ke kun unu kamarado li biciklis de Kopenhago al la 17-a Universala Kongreso en Ĝenevo, 1925. Okdekjara, li daŭre laboris por Esperanto ĝis preskaŭ siaj lastaj horoj. Jam
kiel junulo li plene konvinkiĝis pri la graveco de Esperanto por scienca progreso, klerigado kaj kunlaborado.[3] En 1939 li estis unu el la organizantoj de la 19a Kongreso de SAT, kiu okazis en Kopenhago monaton antaŭ la eksplodo de la Dua Mondmilito.
Dekomence ĝis sia morto Neergaard estis senatano de AIS (San-Marino) kaj dekano de la naturscienca sekcio. Neergaard fariĝis en 1987 ankaŭ ADoc. de AIS por esperantologio. Ekde 1963 ĝis sia morto Neergaard estis vicprezidanto de la Akademio de Esperanto. Li rolis plurajn jarojn kiel vicprezidanto de Eŭropa Klubo. Li estis iniciatoro kaj fondo-prezidanto de la Internacia Scienca Akademio "Comenius".
Kadre de SAT Neergardo ankaŭ estis grava kontribuanto al PIV, por kiu li prizorgis la botanikan kaj terkulturan partojn.
Ĉefredaktoro de la lingvistika revuo Esperantologio, (1949-1961) kaj de Sciencaj Studoj, originalaj sciencaj traktaĵoj.
Verkoj (elektaĵo) |
- Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj
- La Vivo de la Plantoj
Terminaro Hortikultura (seslingva)- Eta Krestomatio
- Tra Densa Mallumo
- Fremdvortoj en Esperanto
Scienco kaj Pseŭdoscienco pri Heredo kaj Raso [1]
- La Esperantologio kaj ties Disciplinoj. Taskoj kaj Rezultoj
1.-15. Årsberetning fra J. E. Ohlsens Enkes plantepatologiske laboratorium (dane). 1935-1950. Kun resumoj en Esperanto.
Vidu ankaŭ |
- Sciencaj Studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj
Referencoj |
↑ Scientia Agricola
↑ Universitato de Mysore
↑ Biografio de Majorie Boulton en Esperantologio / Esperanto Studies (EES) 1999, n-ro 1 (tie pliaj kontribuoj pri Neergaard)
Bibliografio (elektaĵo) |
Internacia Sciencista Dokumentaro de AIS
Darbellay, Christian. Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko. Neuss: Darbellay 1981, p. 162-163 (kun foto)
Sutton, Geoffrey 2008 : Original Literature of Esperanto, Mondial, New York, p. 219-220, ISBN 978 1 59569 090 6
Eksteraj ligiloj |
Libroj de kaj pri Paul Neergaard en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
Biografio de Marjorie Boulton en Esperantologio / Esperanto Studies (EES), 1999, n-ro 1 (tie pliaj kontribuoj pri Neergaard)