Hilda Dresen
Hilda Dresen | |
|---|---|
Hilda Dresen en 1934 | |
| Personaj informoj | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1896 (1896-05-11) en paroĥo Kolga |
Morto | 5-an de februaro 1981 (1981-02-05) (84-jara) en Talino |
Aliaj nomoj | Hido |
Ŝtataneco | Rusia Imperio, Estonio, Sovetunio |
Profesio | radiotelegrafistino |
Konata kiel | Esperanta poetino kaj tradukistino |
Lingvoj | Esperanto |
| Familianoj | |
Frat(in)o | Helmi Dresen |
Parencoj | Eduard kaj Elisabeth Dresen (gepatroj) Hugo Johannes, Bruno Adolf kaj Ervin Richard Rees (fratoj) Helmi Marie kaj Agnes Antoinette (fratinoj) |
Fratinoj Helmi, Hilda kaj Agnes Dresen en 1923
Esperantistoj de Tallinn en renkontiĝo kun Julio Baghy en 1935; la tria dekstre sidas Hilda Dresen
Hilda Helene DRESEN, (pseŭdonimo Hido) (naskiĝis la 11-an de majo 1896 en Kolga, Harjumaa, mortis la 5-an de februaro 1981 en Tallinn[1]) estis esperantista poetino, estonino, sovetianino, radiotelegrafistino, fratino de Helmi Dresen.
Enhavo
1 Esperanta poetino kaj tradukistino
2 Verkoj
3 Tradukoj
4 Referencoj
5 Bibliografio
6 Eksteraj ligiloj
Esperanta poetino kaj tradukistino |
Dresen estis esperantisto de 1913 kaj kunlaborinto de la literatura periodaĵo Literatura Mondo. Ŝi ektradukis en 1922 kaj tiuepoke estis la plej aktiva verkistino de Esperantujo. Ŝi ankaŭ estis honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Lajos Tárkony (tiuepoke ankoraŭ sub la nomo Ludwig Totsche) juĝas en Enciklopedio de Esperanto en 1934:
"Ŝiajn verstradukojn karakterizas instinkte radika ritma sento, riĉa rimtrova preteco, vivanteco de la lingvo, kaj ia individueca ĉarmo de l' esprimmaniero. Tamen kelkfoje sentiĝas ia stila rigideco, ia lingva malflekseblo en ŝiaj tradukoj. Ĉi tiu manko ne ĝenas en ŝiaj originalaj poemoj, kiuj plejparte aperis en Literatura Mondo. En ili ekparolas la melankolio de l' malgajaj nordaj pejzaĝoj, melankolio, kies sincerecon kaj sanecon pruvas ĝuste la maloftaj, sed impetaj ekjubiloj de l' vivĝojo kaj vivovolo. Pri ŝia vasta kulturo atestas ŝia plurlingva literatura orientiĝo. (Ŝi tradukis el la estona, liva, rusa, germana lingvoj.) Ŝiajn tradukojn ampleksas la jenaj volumoj: Marie Under: Elektitaj Versaĵoj (1929), J. Barbarus: Horizontoj (1931), Estonaj Kantoj (1931), Estona Antologio (1932)."
Dresen ankaŭ kontribuis al la esperantlingva poem-antologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas ŝin kaj ŝian poezion tiel :
|
En 1975 aperis ŝia traduko de la estona nacia eposo Kalevipoeg. En la lastaj du jardekoj de ŝia vivo oni nomis ŝin "patrino de la estonaj esperantistoj".
Verkoj |
Vintra luno; Norda naturo; Printempe; Subite; Paduso; Betulo; Supren; Vizaĝoj; Surstrate; Ĝena penso; Sensenteco... (En Dekdu Poetoj, 1934)- Adamson kaj lia verko
Norda Naturo (1967)- Zamenhof
Tradukoj |
Barbarus, Johannes: Horizontoj (1931)
Beekman, Vladimir: Lumo de Orienta Eŭropo (1978)
Estona Soveta Poezio (1977)- Fabeloj kaj Folkloro
Haava, Anna: Mi povas; Sonĝis mi; Ho, ne povas mi silenti; Ho, ni admiru!
Kivikas, Albert: La ovo (1922)
Koidula, Lydia: Efemera; Estona ter' kaj estona koro; Kial ploras vi, floreto?
Kreutzwald, Friedrich Reinhold: Al libereco
- Kreutzwald, Friedrich Reinhold: Kalevipoeg (1975)
Liiv, Jakob: Koro de poeto; Ranoj
Liiv, Juhan: Al abelujo ĝi flugas (1980)- Liiv, Juhan: Mateno; Falis foliar'; Migranto; Sonoro
Peterson, Kristjan Jaak: Kantisto; Luno
Smuul, Juhan: Ŝippereo: novelo el la "Leteroj el la vilaĝo de obstinuloj", la naŭa letero
Sööt, Karl Eduard: Ombro; Estus tempo; La sekalkampo
Uibo, Enn: Nur Erik-floreto (2001)
Under, Marie: Elektitaj Versaĵoj (1929)- Under, Marie: Sonetoj 1917 (1988)
Vaarandi, Debora: Ventolume (1986)
Referencoj |
↑ Datumoj de Hilda Dresen ĉe geni.com
Bibliografio |
1993: Ojalo, Jaan. Fratinoj Dresen. En: Iltis-Forumo 1993, n-ro 5, p. 89-96 (kun fotoj de Helmi Dresen kaj Hilda Dresen)
1981: Auld, William. Ni ne trovos ŝian anstataŭanton (nekrologo pri Hilda Dresen, 1896-1981). En: Esperanto (UEA) 74-a jaro 1981, n-ro 2 (feb.), p. 25-28. Repr. en Auld, William. Pajleroj kaj stoploj. Elektitaj prozaĵoj. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 1997, p. 46-50.
Eksteraj ligiloj |
Enciklopedio de Esperanto/D en sia originala formo en la Interreto
Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).- Poemoj de Hilda Dresen en Dekdu Poetoj
Libroj de kaj pri Hilda Dresen en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
Hilda Dresen rimarkis la nerimarkatan - teksto de Baldur Ragnarsson en Libera Folio