Henry Rider Haggard
Henry Rider Haggard | |
|---|---|
| Personaj informoj | |
Naskiĝo | 22-an de junio 1856 (1856-06-22) en Norfolk |
Morto | 14-an de majo 1925 (1925-05-14) (68-jara) en Londono |
Tombo | Londono |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando |
Alma mater | Ipswich School |
Profesio | verkisto, romanisto, scenaristo, sciencfikcia verkisto |
Oficiala retejo | http://www.riderhaggardsociety.org.uk/ |
Lingvoj | angla lingvo |
Verkaro | King Solomon's Mines Ŝi |
Henry Rider HAGGARD (naskiĝis la 22-an de junio 1856 en Bradenham Hall, Norfolk, Anglio; mortis la 14-an de majo 1925 en Londono) estis brita verkisto kaj reprezentanto de la angla aventura romano de la 19-a jarcento. Lia plej konata verko estas King Solomon's Mines. En la angla oni ofte mallongigas lian personan nomon: H. Rider Haggard.
En Esperanto aperis |
Luno de Izrael (Moon of Israel), rakonto pri la eliro. El la angla tradukis Edward S. Payson kaj Montagu C. Butler. Londono: Esperanto Publ. Co., 1928. 219 paĝoj.
Interesa romano de konata verkisto de aventuraj rakontoj. La lingvo estas simpla, flua, ĉiam facile komprenebla. (Akademia Raporto 1930.)
Ŝi (She). El la angla tradukis G. J. Degenkamp. Amsterdam: Populara Esperanto-Biblioteko, [proksimume 1935]. 276 paĝoj.