John C. Wells






























John C. Wells

John C. Wells en la UK 1991
John C. Wells en la UK 1991
Personaj informoj

Naskiĝo

11-an de marto 1939 (1939-03-11) (79-jara)
en Bootle

Ŝtataneco

Unuiĝinta Reĝlando

Alma mater
Universitato de Londono • Trinity College • St John's School, Leatherhead

Profesio

lingvisto, esperantisto, esperantologo, instruisto

Lingvoj

Esperanto, angla lingvo







v  d  r


Information icon.svg





John C. Wells dum UK 2008


John Christopher WELLS [ĝon KRIS-to-fe ŭelz] (naskiĝis la 11-an de marto 1939 en Bootle, vilaĝo en Lancashire) estas brita esperantisto, vortaristo kaj emerita profesoro pri fonetiko ĉe la Universitato de Londono.




Enhavo






  • 1 Persona vivo


  • 2 Esperanto


  • 3 Verkoj (elektitaj)


  • 4 Eksteraj ligiloj





Persona vivo |


Wells estas filo de sudafrikdevena patro kaj angla patrino. Li studis lingvojn kaj aŭtodidakte usonstilan stenografion. Li lernis i.a. la kimran. En 2006 li emeritiĝis.



Esperanto |


Wells lernis Esperanton 16-jaraĝe, en 1956. Li estis estrarano de UEA de 1971 ĝis 1974 kaj prezidanto de UEA de 1989 ĝis 1995, aktuale li estas membro de Honora Patrona Komitato. Wells estis sekretario de Internacia Fonetika Asocio kaj redaktoro de ties revuo. Gvidis Esperanto-Asocion de Britio, la Londonan Esperanto-klubon kaj Ligon de Samseksamaj Geesperantistoj. Wells instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko kaj partoprenis en la kurso de Esperanto Pasporto al la tuta mondo.


De 2007 ĝis 2013 li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto.



Verkoj (elektitaj) |



  • Vortaro English Esperanto English Dictionary, Mondial, 2010.

  • Vortaro Teach Yourself Esperanto Dictionary ("Mem-lerna Esperanto-vortaro"), 1968,


  • The E. U. P. concise Esperanto and English dictionary. Londono 1969 (lasta represo: 18a en 1999)


  • Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto, 1978


  • Accents of English ("Akĉentoj de la angla")

  • Jen nia mondo


  • Geiriadur Esperanto / kimra vortaro, Londono, 1985



Eksteraj ligiloj |










Faces-nevit.svg
Trovu « John C. Wells » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»





  • Kategorio John C. Wells en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • John C. Wells en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)





  • Persona retpaĝaro de John Wells


  • Vortaro-blogo de John Wells: Diskutado de problemoj leviĝantaj dum la reviziado de la vortaro Concise Esperanto and English Dictionary.


  • Libroj de kaj pri John Wells en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo


  • Artikoloj de kaj pri John Wells en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)


  • Hiperteksto kaj la Tut-Tera Teksaĵo (el Retarkivo 2005) en Internacia Kongresa Universitato de 82-a UK 1997











Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.






















Antaŭe:
Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio
Poste:
Humphrey Tonkin
1989–1995
Lee Chong-Yeong















Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto