Frigyes Feszl
Frigyes Feszl [fridjeŝ fesl], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Feszl Frigyes estis hungara arkitekto, majstro de la hungara romantikismo.
Frigyes Feszl [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1821 en Pest (urbo). Li mortis la 25-an de julio 1884 en Budapeŝto.
Biografio |
Frigyes Feszl apartenis al la germana minoritato en Hungara reĝlando. Li frekventis gimnazion, poste li lernis ĉe József Hild. Inter 1839-1844 li lernis en artakademio en Munkeno. En 1849 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn, fine li vidviĝis. Li denove edziĝis en 1858. Inter 1861-1865 li lernis pentroarton en Parizo. Li iĝis gildano nur en 1866.
Elektitaj planoj pri konstruaĵoj |
- 1845 - parlamento
- 1851 - internaj partoj en Granda Sinagogo de Budapeŝto
- 1859-1865 - Vigadó - ĉefverko
- 1861 - Hungara Scienca Akademio (ne akceptita)
- 1867-1869 - Sinagogo de Pécs
- 1873 - konstruaĵoj laŭ la Danubo en Budapeŝto
- 1876-1877 - maŭzoleo pri Ferenc Deák
Fontoj |
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio