Mihail Sadoveanu



















































Mihail Sadoveanu

Mihail Sadoveanu.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

6-an de novembro 1880 (1880-11-06)
en Pașcani

Morto

19-an de oktobro 1961 (1961-10-19) (80-jara)
en Vânători-Neamț

Kaŭzo de morto

apopleksio

Tombo
Bellu cemetery

Aliaj nomoj
cisla moldova, M. S. Cobuz

Ŝtataneco

Rumanio

Profesio

lingvisto, poeto, verkisto, ĵurnalisto, biografo, verkisto de porinfana literaturo, tradukisto, politikisto

Lingvoj

rumana lingvo

Verkaro
The Hatchet
Familianoj

Infanoj
Profira Sadoveanu, Paul-Mihu Sadoveanu







v  d  r


Information icon.svg



Mihail SADOVEANU (naskiĝis la 5-an de novembro 1880 en Paşcani; mortis la 19-an de oktobro 1961 en Bukareŝto) estis rumana verkisto, plej konata pro siaj historiaj romanoj.


Post lernado en Paşcani, Fălticeni kaj Iaşi li ekstudis juron en Bukareŝto en 1904. En la sama jaro li komencis literaturan karieron kaj tial ne finis siajn studojn. Li publikigis pli ol cent librojn kaj kontribuis al literaturaj gazetoj.


Kiam Rumanio fariĝis komunisma fine de la 40-aj jaroj, Sadoveanu subtenis la novan registaron kaj per kelkaj verkoj propagandis ekzemple la kolektivigon de la bienoj. Pro tio li ricevis Lenin-premion.



En Esperanto aperis |




  • Nobela peko. En arbaro Petriŝor. La sciigantoj. Tradukis Tiberio Morariu. Leipzig: Hirt, 1929. 62 paĝoj. (Internacia mondliteraturo 21.)

    • La Socialisto recenzis: Tri rakontoj, bone tradukitaj, kiuj al ni rakontas pri la vivo kaj kutimoj de la rumanoj en la grandaj arbaroj kaj vastaj stepoj. (1929, paĝo 80.)



  • La feino de la lago (Zâna lacului). Tradukis Armand Su. En: Norda Prismo 3/1965, paĝo 80.


  • Malnova historio. En: Rumana antologio, paĝoj 18–23.




Mihail Sadoveanu
















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51