Lena Karpunina















































Lena Karpunina

Lena Karpunina.jpg
Lena Karpunina
Personaj informoj

Naskiĝo

1963
en Sovetunio Kaluga, Rusio

Morto

4-a de novembro 2013[1]
en Germanio Berlin, Germanio

Nacieco

rusino

Ŝtataneco

Rusio

Alma mater

Taĝika Teknika Universitato Muhamed Osimi • Humboldt-Universitato en Berlino

Profesio

verkisto, esperantisto

Lingvoj

rusa lingvo, Esperanto
Esperanto

Verkis en Esperanto


  • "La Bato"

  • "Neokazinta Amo"



Esperantistiĝis en

1988







v  d  r


Information icon.svg



Lena KARPUNINA (naskiĝis en 1963 en Kaluga, Sovetunio, mortis la 4-an de novembro 2013[1] en Berlino, Germanio), estis rusdevena Esperanto-verkistino el Taĝikio (tiuepoke en Sovetunio), kiu plenkreskiĝis en ties ĉefurbo Duŝanbeo kaj poste translokiĝis al Germanio. De 2010 ĝis sia morto, ŝi estis membro de la Akademio de Esperanto, elektita ĉefe pro siaj meritoj en la literatura kampo.[2]




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Literatura verkado


  • 3 Literaturaj premioj


  • 4 Referencoj


  • 5 Rete konsulteblaj verkoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Vivo |


Post diplomitiĝo ĉe Taĝika Ŝtata Politeknika Instituto en 1986 ŝi laboris en diversaj entreprenoj kiel inĝeniero-aŭtomobilisto. En 1988 ŝi lernis Esperanton. Ŝi multe vojaĝis al Esperanto-tendaroj, renkontiĝoj, kongresoj. De 1993 ŝi vivis en Berlino, kie ŝi depost 1997 studis interalie la germanan lingvistikon en Humboldt-Universitato.



Literatura verkado |


Karpunina aperigis du librojn en Esperanto: la rakontaron "La Bato" en 2001 kaj la rakontaron "Neokazinta Amo" en 2007. Ambaŭ aperis en la Serio Stafeto. Multaj el ŝiaj rakontoj estis premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA kaj publikigitaj en diversaj Esperanto-revuoj. Ŝi kunlaboris kun la Esperanto-revuoj Monato, "REGO" kaj kelkaj aliaj. Ŝi estis membro de EVA kaj kontribuis al BA1 kaj BA3.



Literaturaj premioj |

























































jaro
kategorio
premio
verko
1997
Prozo
3-a premio
Jaŝa
1998
Prozo
Honora Mencio
Miŝka Voropajev
1998
Prozo
Honora Mencio
Bela
1999
Prozo
3-a premio
La ridinda letero
2001
Prozo
2-a premio
La pluvo en Ĉenstoĥovo
2001
Prozo
3-a premio
La demando de emancipiĝo
2001
Prozo
Honora Mencio
Mirt
2002
Prozo
2-a premio
Pro savo de homo




Referencoj |




  1. 1,01,1Artikolo pri ŝia forpaso en "Libera folio"


  2. Oficiala Informo de la Akademio n-ro 23 de 2013-11-06.




Rete konsulteblaj verkoj |




  • En granda urbo (Novelo aperinta en Monato)


  • La amnestipeto (Novelo premiita en Belartaj Konkursoj de UEA 2012)



Eksteraj ligiloj |



  • Nekrologo en La balta ondo

  • Akireblaj verkoj de Lena Karpunina




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto