Mauro Nervi


























Mauro Nervi

Personaj informoj

Naskiĝo

1-an de januaro 1959 (1959-01-01) (60-jara)

Ŝtataneco

Italio

Profesio

esperantisto

Lingvoj

Esperanto







v  d  r


Information icon.svg



Mauro NERVI (li naskiĝis 1959) estas itala kuracisto, germanisto kaj esperantlingva poeto kaj tradukisto.


Nervi naskiĝis en La Spezia, havena urbo en la nordo de Italio. Studento de medicino, li doktoriĝis pri ĝenerala kirurgio. Ekde 1984 li laboras en la Kirurgia Departemento ĉe la Universitato de Pizo. Post tio li doktoriĝis en 1994 pri germana lingvo kaj germana literaturo, en 1999 pri klasika filologio, kaj en 2003 pri filozofio en la sama universitato. Depost 1995 li kritike verkis pri Franz Kafka, Goethe, kaj Kleist kunlabore kun la Fakultato pri Germanistiko.


Nervi estras la retejon http://www.kafka.org/. Ĝis 2008 li estis prezidanto de Esperantlingva Verkista Asocio, kaj de tiam prezidas la posteulan asocion Akademio Literatura de Esperanto.


Nervi edziĝis en 1992 kaj havas du filinojn, Serena (2002) kaj Dorabella (2005). Ĉitempe li interesiĝas pri filozofio kaj logiko.




Enhavo






  • 1 Verkoj


  • 2 Listo de verkoj


    • 2.1 Poemoj


    • 2.2 Tradukoj


    • 2.3 Eseoj kaj studoj


    • 2.4 Aliaj




  • 3 Eksteraj ligiloj





Verkoj |


Li famiĝis pro siaj poemoj kiam li havis nur 18 jarojn, kaj en 1978 aperis lia unua poemkolekto La turoj de l' ĉefurbo. En ĉi tiu libro, kvankam klare enestas iuj nematuraĵoj, la juna Mauro Nervi montris jam imponan lerton pri ritmo. El lia scio pri klasika literaturo venis kelkaj poemoj de La turoj de l' ĉefurbo, interalie poezia teatraĵo bazita sur la murdo de Agamemno fare de Klitemestro, kaj poemoj por ĉiuj muzoj. Post la eldono de lia unua verko, Nervi daŭre publikigis poemojn, i.a. en la revuoj Fonto kaj Literatura Foiro. En 1986 lia traduko de La repertuaro de l' memoro de Eugenio Montale estis uzita por la enkonduko al Ombro sur interna pejzaĝo de Spomenka Štimec. En 1996 aperis lia traduko de La Metamorfozo de Kafka.


En 2001 aperis lia dua kolekto de poemoj, Havenoj. Forlasante la klasikan temon de la unua kolekto, Havenoj havas forte maran temon kaj estas inspiritaj de i.a. liaj studoj de germana literaturo.


Pro sia esperantlingva verkaro li plurfoje gajnis premiojn en literaturaj konkursoj.



Listo de verkoj |



Poemoj |




  • La turoj de l’ ĉefurbo (1978)


  • Havenoj (2001)



Tradukoj |



  • Maurizio Caprile: La Blinda Ermito : poemkolekto (1979)


  • Franz Kafka: La Metamorfozo (1996)



Eseoj kaj studoj |



  • Galabijo en Bruselo: Jorge Camacho kaj la poetiko de l' pluralo, postparolo al la poemaro Celakantoj, de Jorge Camacho (eld. Bero, 2004)


Aliaj |


Kontribuis al BA1.



Eksteraj ligiloj |



  • Verkoj de kaj pri Mauro Nervi en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo















Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono