Geoskemo de la Unuiĝintaj Nacioj
La geoskemo de la Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations geoscheme), kreita fare de la Statistika Divizio de la Unuiĝintaj Nacioj, dividas la mondon en "makro-geografiajn regionojn" (kontinentojn)[1] kaj en subregionojn.
La skemo kreiĝis pro statistikaj bezonoj kaj uziĝas por statistikaj analizoj. La makro-geografiaj regionoj laŭeble aranĝiĝas laŭ kontinentoj (kun iuj esceptoj, pro tio ke ŝtatoj ne dividiĝu en plurajn regionojn kaj subregionojn: ekzemple la azia parto de Rusio kalkuliĝas kvazaŭ ĝi estus en "orienta Eŭropo", kaj la eŭropa parto de Turkio kvazaŭ esti en "okcidenta Azio"). Ene de tiuj grupiĝoj, pli malgrandaj geografiaj subregionoj kaj elektitaj ekonomiaj kaj aliaj grupiĝoj permesas pli detalajn analizojn.
Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, tiuj geografiaj dividoj ne signifu iun ajn aserton flanke de Unuiĝintaj Nacioj pri la politika aŭ alisenca aparteno de iuj ŝtatoj aŭ teritorioj.
Enhavo
1 Listo de la regionoj kaj subregionoj
2 Notoj
Listo de la regionoj kaj subregionoj |
Afriko - vidu ankaŭ la geoskemon de la Unuiĝintaj Nacioj pri Afriko
- Orienta Afriko
- Meza Afriko
- Norda Afriko
- Suda Afriko
- Okcidenta Afriko
Ameriko - vidu ankaŭ la geoskemon de la Unuiĝintaj Nacioj pri Ameriko
Norda Ameriko *
Latinameriko kaj Karibio
Karibio *
Centra Ameriko *- Suda Ameriko
- * Tiuj tri subregionoj kune konsistigas la kontinenton Norda Ameriko.[1]
Azio - vidu ankaŭ la geoskemon de la Unuiĝintaj Nacioj pri Azio
- Centra Azio
- Orienta Azio
- Suda Azio
- Sudorienta Azio
- Okcidenta Azio
Eŭropo - vidu ankaŭ la geoskemon de la Unuiĝintaj Nacioj pri Eŭropo
- Orienta Eŭropo
- Norda Eŭropo
- Suda Eŭropo
- Okcidenta Eŭropo
Oceanio - vidu ankaŭ la geoskemon de la Unuiĝintaj Nacioj pri Oceanio
- Aŭstralio kaj Nov-Zelando
- Melanezio
- Mikronezio
- Polinezio
Notoj |
- ↑ 1,01,1Statistika Divizio de la Unuiĝintaj Nacioj - Norma klasifiko de ŝtataj kaj areaj kodoj (angle)