Máirtín Ó Cadhain
Máirtín Ó Cadhain | ||
---|---|---|
Máirtín Ó Cadhain Máirtín Ó Cadhain | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Máirtín Ó Cadhain | |
Naskiĝo | 13-an de februaro 1906 (1906-02-13) en An Spidéal Contae na Gallaimhe | |
Morto | 18 October, 1970 en Baile Átha Cliath | |
Tombo | Mount Jerome Cemetery and Crematorium [#] | |
Nacieco | Irlanda | |
Lingvoj | irlanda lingvo • angla lingvo [#] | |
Ŝtataneco | Irlando [#] | |
Alma mater | St Patrick's College [#] | |
Familio | ||
Edz(in)o | Máirín Ní Rodaigh [#] | |
Profesio | ||
Pseŭdonimo | An Cadhnach, Aonghus Óg, Breallianmaitharsatuanógcadhanmaolpote, D. Ó Gallchobhair, Do na Fíréin, Micil Ó Moingmheara, M.Ó.C | |
Profesio | Verkisto | |
Aktivaj jaroj | 1939 – 1969 | |
Ĝenroj | Romano, Prozo | |
Temoj | Modernismo, Radikalismo socia | |
Verkoj | Cré na Cille,1949 | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Máirtín Ó Cadhain (elparolata maar-tjiin o kain) (1906-1970) estis unu el la plej grandaj verkistoj en la irlanda literaturo. Li estis prozverkisto. Li naskiĝis en Cnocán Glas, apud de An Spidéal en Conamara en la okcidento de Irlando. Li estis membro de IRA (Irlanda Respublika Armeo, neleĝa grupo kiu luktis por la libero kaj unueco de Irlando), kaj dum sia tuta vivo li estis socialisto.
Oni malliberigis lin en la Currach en la graflando Cill Dara dum la tuta Dua Mondmilito, kiel aktiva ano de IRA. Tie li studis multajn lingvojn kaj literaturojn, kiel la rusan, la kimran, kaj la bretonan, kaj verkis sian plej faman verkon, la romanon Cré na Cille (la sojlo de la tombejo). Li instruas la irlandan al centoj de IRA-anoj dum tiuj jaroj. Li verkis du aliaj librojn en la malliberejo, Athnuachan (renoviĝo) kaj Barbed Wire (dorna drato).
Inter la aliaj verkoj de Máirtín Ó Cadhain estis
Idir Shúgradh agus Dáiríre (Inter Mokado kaj Seriozeco)
An Braon Broghach (La Malpura Guto)
Cois Caoláire (Apud Caoláire)
An tSraith dhá Tógáil (La Serio konstruata)
An tSraith Tógtha (La Serio konstruita)
An tSraith ar Lár (La Serio falinta)
Li ankaŭ laboris kiel ĵurnalisto kaj eseisto. Liajn eseojn oni povas legi en
Ó Cadhain i bhFeasta (Ó Cadhain en 'Feasta', la revuo de la irlandalingva movado)
Caiscín (Bruna Grio)
Caithfear Éisteacht (Oni devas aŭskulti)
Sian korespondadon el la malliberejo kun Tomás Bairéad estis eldonita sub la titolo
As an nGéibheann (De la Malliberejo)
Kvankam li neniam finstudis por universitata diplomo, la dublina universitato TCD (Trinity College, Dublin) nomis lin profesoro de la irlanda lingvo pro sia granda kaj altkvalita verkaro, kaj li pasigis siajn lastajn jarojn en tiu universitato.
Ó Cadhain multe riĉigis la irlandan literaturan lingvon. Li estis majstro de ĉiuj irlandaj dialektoj, de la skotgaela, kaj de la malnova kaj meza irlandaj literaturlingvoj.
Eksteraj ligiloj |
Nekonata genio (artikolo de Garbhan MacAoidh en Monato)