Ivan Krestanov
Ivan Krestanov | |
|---|---|
| Personaj informoj | |
Naskiĝo | 28-an de oktobro 1890 (1890-10-28) en Pirdop |
Morto | 4-an de aprilo 1966 (1966-04-04) (75-jara) |
Profesio | esperantisto, verkisto |
Lingvoj | Esperanto |
| Esperanto | |
Esperantisto numero | 15017 |
Ivan Ĥristov KRESTANOV (naskiĝis la 28-an de oktobro 1890 en Pirdop, mortis la 4-an de aprilo 1966[1]) estis bulgara esperantisto, lektoro de fremdlingvoj kaj diplomato. Li loĝis en Sofio. Dum sia 15-jara vivado en eksterlando vizitis preskaŭ tutan Eŭropon. Inter alie li oficis kiel sekretario de la Bulgara Ĝenerala Konsulejo en Dresdeno.
Li esperantistiĝis en 1905. Li eldonis dudekon da libroj kaj libretoj en kaj pri Esperanto, gvidis kursojn kaj faris paroladojn. Li estis senlaca kaj entreprenema aganto. Li estis membro de la Lingva Komitato kaj kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.
El liaj verkoj estu citataj:
- Bulgara Antologio,
- La Bulgara Lando kaj Popolo,
- Nuntempaj Rakontoj,
- Vilao apud Maro
Vortaro de Esperanto por Bulgaroj (aperis 3 eldonoj 1921, 1928, 1930, entute 10 000 ekzempleroj).
La Miraklo de la Deka Jarcento[2]
El la Proksima Oriento, 1919, Berno [3][4]
Referencoj |
↑ Aktoj de la Akademio 1963–1967, 2-a eldono, paĝo 20.
↑ Aperis en Flandra Esperantisto, sep. 1939, p. 132-133.
↑ WorldCat
↑ Kolekto por Planlingvoj
Eksteraj ligiloj |
Enciklopedio de Esperanto/E en sia originala formo en la Interreto
Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
Foto de Krestanov en revuo Esperanto (UEA) Apr. 1938, p. 28.