Atanas D. Atanasov






























Atanas D. Atanasov

Personaj informoj

Naskiĝo

12-an de februaro 1892 (1892-02-12)

Morto

30-an de novembro 1980 (1980-11-30) (88-jara)

Ŝtataneco

Bulgario

Profesio

esperantisto

Lingvoj

Esperanto, bulgara lingvo







v  d  r


Information icon.svg



Atanas Danĉev ATANASOV (pseŭdonimo: Ada; naskiĝis la 12-an de februaro 1892 en Sofio; mortis en 1981) estis bulgara esperantisto, privata oficisto, antaŭe gimnazia instruisto de literaturo kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto.



Esperanta agado |


En 1910 li fondis kaj prezidis studentan Esperanto-grupon ĉe la Sofia Universitato. En 1911 li estis sekretario de Bulgara Esperantista Ligo BEL, de 1920 ĝis 1926 vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA) kaj redaktanto de ĝia periodaĵo "Bulgara Esperantisto". Li estis prezidanto de BEA de 1927 ĝis 1928.



Verkoj |


Atanasov verkis lernolibrojn, el kiuj unu aperis en 7 eldonoj kaj 36.000 ekzempleroj. Lia Bulgara-Esperanta vortaro kun 30 510 kapvortoj aperis en 1961 en Sofio ĉe la Ŝtata Eldonejo “Nauka i Izkustvo” (630, [2] p. 21x15 cm).
Li estis ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.


De li aperis la traduko La Familio Gerak de Elin Pelin. Lingvaj studoj troviĝas en La lingva esenco de Esperanto (1983).



Eksteraj ligiloj |



  • Verkoj de kaj pri Atanas D. Atanasov en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo




Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.






















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51