Mao Zifu
MAO Zifu (naskiĝinta en 1963) estas ĉina esperantisto kaj Esperanto-verkisto, unu el la plej gravaj nuntempaj poetoj en Esperanto.
En julio 1984 li diplomitiĝis en la fakultato pri matematiko de la Hunan'a Normala Universitato (1980-84). Septembre de la sama jaro li ekinstruis matematikon kaj komputikon en la Changde'a Informoprojekta Lernejo. En 1985, dudek-du-jara, li paraliziĝis pro trafik-akcidento. De tiam li instruas matematikon, komputikon kaj bazan anglan lingvon al lernejanoj por vivoteno kaj tempopasigo, kaj uzante Esperanton, kiun li eklernis en 1986. Li estas multjara kunlaboranto de la magazino Monato. Pluraj kolegoj kaj recenzantoj tre alte taksas la valoron de la poemoj de Mao. Ili impresas per granda vario de formoj kaj temoj. Troveblas eŭropidaj trokeoj, hajkecaj versoj laŭ japana inspiro, rimoj kaj liberaj versoj. Inter la temaj impulsoj mankas nek grekaj mitoj nek la hindua filozofio.(Komparu kun Marc van Oostendorp: "Mao Zifu" en La Ondo de Esperanto 2012/12, p. 16).
Maje de 1997 li posedis sian propran komputilon, sekve sin dediĉas ĉefe al desegnado de retpaĝoj privataj aŭ komercaj kaj traktado de bildoj movaj aŭ senmovaj.
Por li, Esperanto restas pan' spirita.
En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia kontribuo al la originala Esperanto-poezio estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA.[1]
Enhavo
1 Premioj
2 Verkoj
2.1 Prozo
2.2 Poemaroj
2.3 Tradukoj
2.4 Aliaj
3 Eksteraj ligiloj
4 Referencoj
Premioj |
Jenajn premiojn li gajnis:
- en 1995, Nova Talento de la Belartaj Konkursoj de UEA
- en 1997, premio Grabowski
- en 1999, literatura premio de ĈEL
Verkoj |
Prozo |
- Novelo aperis en "Tempo fuĝas" (1995).
- Eseo aperis en "Lingva arto" (1999).
- Noveloj kaj ciklo FONTO n-ro 280(2004/4), la Speciala Numero.
- amoro sen oro (noveloj, prozaĵoj... 2009, eld. anteo, pdf).
- taglibro de anteo 2009 - 2011 (noveloj, prozaĵoj, poemoj... 2011, eld. anteo, pdf).
Poemaroj |
Ŝanĝado (1997, eld La Kancerkliniko)
Kantoj de Anteo (2006, eld. Mondial)
metaforoj senapostrofaj (2014, eld. anteo, pdf)
Tradukoj |
La Espera Vojo Verkita de Chen Haosu (2009, eld Ĉina Fremdlingva Eldonejo)
Aliaj |
Kontribuis al BA1, BA2...
Eksteraj ligiloj |
Mao Zifu, ĉe OLE.
"Poeto Mao Zifu: la neniam venkebla venkito" (prelego de Miguel Fernández)
"vivo kun drasta kontrasto de mao zifu" k.a. (ĉinlingva eseo de Hu Guozhu)- poemoj, noveloj, recenzoj k.a. de Mao Zifu
Verkoj de kaj pri Mao Zifu en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- metaforoj senapostrofaj / pdf elŝutebla
Referencoj |
↑ artikolo pri la Diplomoj pri Elstara Agado de UEA atribuitaj en 2013, en la retejo Libera Folio