Julian Modest







































Georgi Mihalkov

Georgi Mihalkov en 2014
Georgi Mihalkov en 2014
Personaj informoj

Naskiĝo

21-an de majo 1952
en Sofio, Bulgario[1]

Nacieco

bulgaro

Aliaj nomoj
Julian Modest

Profesio

esperantisto

Lingvoj

Esperanto
Esperanto

Verkis en Esperanto
recenzojn, novelojn, krimromanojn, romanojn

Esperantistiĝis en
1973[2]







v  d  r


Information icon.svg



Julian MODEST (naskiĝis en Sofio en 1952) – pseŭdonimo de Georgi Mihalkov – estas bibliotekisto, tradukisto kaj Esperanta verkisto el Bulgario. Li verkis teatraĵon, romanojn, sed ĉefe novelojn, kiuj eligas tute propran, riĉan, profunde homan kaj kortuŝan emoci-senton. Julian Modest estas regula kunlaboranto de la magazino Monato.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Verkoj


  • 3 Referencoj


  • 4 Eksteraj ligiloj


    • 4.1 Verkoj







Biografio |


En 1977 Georgi Mihalkov finis bulgaran filologion en Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohridski”, kie en 1973 li komencis lerni Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en revuo “Bulgara Esperantisto”.


De 1977 ĝis 1985 li loĝis en Budapeŝto, kie li edziĝis al hungara esperantistino. Tie aperis liaj unuaj Esperantaj noveloj. En Budapeŝto Julian Modest aktive kontribuis al diversaj Esperanto-revuoj per noveloj, recenzoj kaj artikoloj. Tie li estis membro de la Asocio de Junaj Hungaraj Verkistoj. De 1986 ĝis 1992 Julian Modest estis lektoro pri Esperanto en Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohridski”, kie li instruis la lingvon, originalan Esperanto-literaturon kaj historion de Esperanto-movado. De 1985 ĝis 1988 li estis ĉefredaktoro de la eldonejo de Bulgara Esperantista Asocio. En 1992-1993 li estis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio.


Julian Modest ofte prelegas pri la originala Esperanto-literaturo. Li estas aŭtoro de pluraj recenzoj kaj studoj pri Esperanto-libroj kaj Esperanto-verkistoj. Pluraj noveloj de Julian Modest el Esperanto kaj el bulgara lingvo oni tradukis en diversajn lingvojn, albanan, anglan, hungaran, japanan, korean, kroatan, makedonan, rusan, ukrainan k. a. Nuntempe li estas unu el la plej famaj bulgarlingvaj verkistoj. Liaj noveloj aperas en diversaj bulgarlingvaj revuoj kaj ĵurnaloj. Pluraj liaj noveloj bulgaraj kaj Esperantaj estas en interreto. Liaj rakontoj, eseoj kaj artikoloj aperis en diversaj revuoj: Hungara Vivo, Budapeŝta Informilo, Literatura Foiro, Fonto, Monato, Beletra Almanako, La Ondo de Esperanto, Zagreba Esperantisto kaj aliaj. Nun Julian Modest estas ĉefredaktoro de revuo Bulgara Esperantisto. Oni ofte intervjuas lin en bulgaraj ĵurnaloj kaj en diversaj radio kaj televiziaj stacioj, en kiuj li parolas pri originala kaj tradukita Esperanta literaturo. Li redaktis plurajn Esperantajn kaj bulgarlingvajn librojn. Julian Modest estas membro de la Bulgara Verkista Asocio kaj de la Esperanta PEN-Centro.[3]



Verkoj |




Kovrilpaĝo de Julian Modest: La ora pozidono, HEA Budapeŝto, 1984


Julian Modest estas aŭtoro de jenaj Esperantaj verkoj:



  1. ”Ni vivos!” – dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto,1983.

  2. ”La Ora Pozidono” – romano. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1984.

  3. ”Maja pluvo” – romano. Eld.: “Fonto”, Chapeco, Brazilo, 1984.

  4. ”D-ro Braun vivas en ni”. Enhavas la dramon “D-ro Braun vivas en ni” kaj la komedion “La kripto”. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1987.

  5. ”Mistera lumo” – novelaro. Eld.: Hungara Esperanto-Asocio, Budapeŝto, 1987.

  6. ”Beletraj eseoj” – esearo. Eld.: Bulgara Esperantista Asocio, Sofio, l987.

  7. ”Ni vivos! – dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof - grandformata gramofondisko. Eld.: “Balkanton”, Sofio, 1987

  8. ”Sonĝe vagi” – novelaro. Eld.: Bulgara Esperanto- Asocio, Sofio, 1992.

  9. ”Invento de l’ jarcento” – enhavas la komediojn “Invento de l’ jarecnto” kaj “Eŭropa firmao” kaj la dramojn “Pluvvespero”, “Enŝteliĝi en la koron” kaj “Stela melodio”. Eld.: Bulgara Esperanto-Asocio, Sofio, 1993.

  10. ”Literaturaj konfesoj” – esearo pri originala kaj tradukita Esperanto-literaturo. Eld.: Esperanto-societo “Radio”, Pazarĝik, 2000.

  11. ”La fermata konko” – novelaro. Eld.: Al-fab-et-o, Skovde, Svedio, 2001.

  12. ”Bela sonĝo” – novelaro, dulingva Esperanta kaj korea. Eld.: “Deoksu” Seulo, Suda Koreujo, 2007.

  13. “Mara Stelo” – novelaro. Eld.: Impeto – Moskvo, 2013

  14. “La viro el la pasinteco” – novelaro, esperantlingva. Eldonejo DEC, Kroatio, 2016, dua eldono 2018.

  15. "Dancanta kun ŝarkoj" - originala novelaro, eld.: Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio, redaktoro: Josip Pleadin, 2018

  16. "La Enigma trezoro" - originala romano por adoleskuloj, eld.: Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio, redaktoro: Josip Pleadin, 2018

  17. "Averto pri murdo" - originala krimromano, eld.: Eldonejo Espero, Peter Balaz, Slovakio, 2018

  18. "Murdo en la parko" - originala krimromano, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2018

  19. "Serenaj matenoj" - originala krimromano, eld.: Eldonejo Libera, Lode van de Velde, Belgio, 2018[4]


Pluraj liaj noveloj estas tradukitaj i.a. al la persa[5], la kurda kaj korea lingvoj.



Referencoj |





  1. Paĝo pri Julian Modest en la retejo Verkoj.com


  2. Paĝo pri Julian Modest en la retejo Verkoj.com


  3. Laŭ informoj senditaj retpoŝte de s-ro Mihalkov al https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Yvesn la 2-an de decembro 2018; aldonita laŭ lia peto


  4. Laŭ informoj senditaj retpoŝte de s-ro Mihalkov al https://eo.wikipedia.org/wiki/Uzanto:Yvesn la 2-an de decembro 2018; aldonita laŭ lia peto


  5. Kultur-centro de Esperanto en Irano




Eksteraj ligiloj |



  • Verkoj de kaj pri Julian Modest en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo


Verkoj |



  • Mia filo


  • La ikono en Monato 2/2001, p. 26.


  • Vetiha en Monato 12/2001, p. 23.


  • Patrino en Monato 10/2005, p. 25.


  • Bela sonĝo en Monato 3/2007, p. 23.


  • Nina kaj la knabo en Monato 5/2008, p. 25.




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto