Venosta Valo
La Venosta Valo (germane Vinschgau; itale Val Venosta) estas valo, kiu troviĝas en la Alpoj en okcidento de Sudtirolo. Ĝi estas la plej supra parto de la valo de rivero Adiĝo.
Enhavo
1 Geografio
2 Lingvo
3 Ekonomio
4 Distrikto Venosta Valo
5 Referencoj
Geografio |
La Venosta Valo estas la plej supra parto de la valo de rivero Adiĝo inter la Reschenpasejo (1507 m) kaj Merano. Tuj post la fonta lago la Adiĝo fluas rapide malsupren en suda direkto ĝis ĉirkaŭ 900 metroj de altitudo. Proksime de Glurns, enfluas la rivero Rom devenante de la la svisa Val Müstair. De tie la Adiĝo fluas orienten, ĝis Merano, kie enfluas la rivero Passer (294 m). Inter la fonto kaj Merano pluraj hidroelektraj centraloj utiligas la energion de la akvo por produktado de elektra energio.
La montoj kiuj flankas la valon en la nordo estas la Venostaj Alpoj. Iliaj suden orientitaj deklivoj nomiĝas Suna Monto (germane: Sonnenberg) kaj havas apartan vegetaĵaron pro la seka klimato.
En la sudo la valo estas flankata de la montaro Sesvenna kaj de la Ortler Alpoj.
La Venosta Valo limas norde al Austrio, okcidente al Kantono Grizono (Svislando) kaj sude al la Lombardio. La ĉefa loko de la valo estas Schlanders/Silandro. Entute ĝi longas ĉirkaŭ 70 km.
Lingvo |
Laŭ la popolnombrado de 2001[1] 96,5% de la loĝantoj parolas la germanan kaj 3,4% la italan kiel gepatra lingvo. Notindas, ke la germana lingvo parolata estas aparta tirola dialekto, kiu diferencas inter la alta valo (Obervinschgau) kaj la malalta parto de la valo.
Ekonomio |
Plejparto de la agrara produktado en la valfundo konsistas el pomoj. Estas tre konataj ankaŭ la abrikotoj kaj la florbrasiko el la supra valo. En la latera valo Martello oni kultivas multajn fragojn. La bienoj situantaj je la montaj deklivoj tenas precipe bovojn kaj produktas lakton.
Grava ekonomia faktoro estas ankaŭ la turismo.
Distrikto Venosta Valo |
La Venosta valo estas ankaŭ distrikto (german: Bezirksgemeinschaft, itale: comprensorio) de la provinco Sudtirolo, kiu konsistas el la sekvaj 13 komunumoj:
- Glurns
- Graun im Vinschgau
- Kastelbell-Tschars
- Laas
- Latsch
- Mals
- Martell
- Prad am Stilfserjoch
Schlanders (ĉefloko)
- Schluderns
- Schnals
- Stilfs
- Taufers im Münstertal
Referencoj |
↑ Bevölkerung und soziales Leben, Statistisches Jahrbuch 2006, p. 120, tab. 3.19