Jeb Bush
Jeb Bush | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskonomo | John Ellis Bush |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1953 (1953-02-11) (65-jara) en Midland |
Loĝloko | Coral Gables, Midland, Tanglewood, Andover |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Teksaso en Aŭstino • Phillips Academy |
Profesio | bankisto, politikisto, konstruiganto |
Oficiala retejo | https://www.jeb2016.com/ |
Lingvoj | angla lingvo, hispana lingvo |
Verkaro | Immigration Wars: Forging an American Solution |
Familianoj | |
Edz(in)o | Columba Bush |
Infanoj | George P. Bush, Noelle Bush, John Bush, Jr. |
Patro | George H. W. Bush |
Patrino | Barbara Bush |
Frat(in)oj | Dorothy Bush Koch, George W. Bush, Neil Bush, Marvin P. Bush |
Jeb Bush — "Jeb" estas mallongigo de la plena, oficiala nomo "John Ellis Bush" — (naskita la 11-an de februaro 1953) estas usona komercisto kaj politikisto. Jeb Bush estas filo de la 41-a prezidento de Usono, George H. W. Bush, kaj 7 jarojn pli juna frato de la 43-a, George W. Bush.
Enhavo
1 Fruaj jaroj
2 Komerca kariero
3 Politika kariero
4 Eksteraj ligiloj
Fruaj jaroj |
Jeb Bush naskiĝis en Midland (Teksaso) en 1953. Li lernis en bazlernejo en Houston ĝis kiam li eklernis 14-jaraĝe en la elita privata mezlernejo Phillips Academy en Andover (Masaĉuseco), kie antaŭe la patro kaj la pli aĝa filo lernis. Deksepjaraĝe, li partoprenis someran interŝanĝon de lernantoj kun lernejo en Meksiko. Tie li ekkonis la meksikan junulinon Columba Garnica Gallo, kiu en 1974 fariĝis lia edzino. Samjare li ricevis bakalaŭran gradon pri Latinamerikaj studoj de la Universitato de Teksaso, diplomiĝante kun plej altaj honoroj post nur du jaroj kaj duono da studado.
Komerca kariero |
Ekde 1974, Bush laboris en la internacia fako de la Teksasa Komerca Banko. En 1977 li fondis ties venezuelan branĉon, kiun li ankaŭ estris dum iom da tempo. Post la prezidenta balotado de 1980, li transloĝiĝis al Miamio (Florido) kaj forlasis bankadon por nova kariero en terpeca komerco. Dum la sekvaj jaroj li entreprenis diversajn komercajn agadojn kaj fariĝis riĉa.
Politika kariero |
Jeb Bush servis kiel la 43-a ŝtatestro de Florido (1999 — 2007), post nesukcesa provo pri tiu ofico en 1994. La 15-an de junio 2015 li anoncis sian kandidatiĝon por la Respublikana nomumo kiel prezidenta kandidato en la baloto de novembro 2016. Post malsukcesa rezulto en la antaŭbaloto en Sud-Karolino, la 20-an de februaro 2016 li malaktivigis la kampanjon.
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo (anglalingva)
Oficiala portreto kaj biografio kiel estro de Florido ĉe la retejo de la Muzeo de Florida Historio (anglalingva)
Jeb Bush ĉe Biography.com (anglalingva)
Dosiero pri Jeb Bush PolitiFact.com (anglalingva)
Jeb Bush kolekto de novaĵoj kaj komentarioj ĉe la ĵurnala retejo Miami Herald (anglalingva)
Jeb Bush kolekto de novaĵoj kaj komentarioj ĉe la ĵurnala retejo Tampa Bay Times (anglalingva)