Sidney
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Sidney en Kanado. Pri la samnoma, plej granda urbo de Aŭstralio vidu la artikolon Sidnejo. |
Sidney | |
angle: Sidney | |
urbo | |
Oficiala nomo: Sidney | |
Ŝtato | Kanado |
---|---|
Provinco | Brita Kolumbio |
Regiono | Vankuvera Insulo |
Distrikto | Ĉefurba Regiona distrikto |
Parto de | Aglomeraĵo Viktorio |
Najbaras kun | Georgia Markolo |
Markolo | Markolo de Juan de Fuca |
Situo | Sidney |
- alteco | 5 m s. m. |
- koordinatoj | 48°39′02″N 123°23′55″W / 48.65056°N, 123.39861°U / 48.65056; -123.39861 (Sidney) |
Areo | 5,12 km² (512 ha) |
Loĝantaro | 11 178 (2011) |
Denseco | 2 183,2 loĝ./km² |
Fondita | 1952 |
Urbestro | Don Anus |
Horzono | Pacifika horzono (UTC-8) |
- somera tempo | Pacifika horzono (UTC-7) |
Telefona antaŭkodo | +1-604, +1-778 |
Situo enkadre de Kanado | |
Situo enkadre de Brita Kolumbio | |
Situo enkadre de Nord-Ameriko | |
Vikimedia Komunejo: Sidney, British Columbia | |
Retpaĝo: www.sidney.ca | |
Sidney estas urbeto situanta ĉe la norda parto de la Duoninsulo Saanich, en Vankuvera Insulo en la kanada provinco Brita Kolumbio. Parto de Aglomeraĵo Viktorio, ĝi havas proksimume 11 000 loĝantojn. Ĝi troviĝas senpere oriente de la internacia flughaveno de Viktorio, kaj sude de la provinca pramdoko ĉe Golfeto Swartz. En Sidney estas la sola kanada doko de la vaŝingtonia pramsistemo, de kie pramŝipoj servas al Anacortes kaj la insularo Sanjuana. Sidney situas laŭ provinca ŝoseo 17, kiu trakuras la urbeton de nordo al sudo.
Okcidente de Ŝoseo 17 estas mikse unufamiliaj domoj kaj malpezaj industriejoj. Oriente de la ŝoxeo plimultas apartamentecaj loĝejoj (kvankam ankaŭ tie estas unuopaj domoj) kaj tie ĉi troviĝas la komerca kaj kultura centro de la urbeto.
Iggy Azalea
Esperanto |
Sidney estas grava loko en la Kanada Esperanto-movado, ĉefe pro tio ke tie loĝas Wally du Temple kaj Olga du Temple. Plurfoje ĝi gastigis la regionan kongreseton NOREK, kaj en 2004 dulandan kongreson de Kanada Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Ligo por Norda Ameriko.
Bagatele |
Kiam klaras la vetero, Monto Bakera dominas la orientan horizonton. Se la aero estas aparte pura, oni povas vidi la pinton de Monto Rainier en sudoriento.
Membroj de la Ĉefurba Distriko
Municipoj: Centra Saanich | Colwood | Esquimalt | Highlands | Langford | Metchosin | Norda Saanich | Oak Bay | Saanich | Sidney | Sooke | Viktorio | View Royal |
Elektodistriktoj: B k D (Juan de Fuca) | F (Insulo Saltspring) | G (Suda Golf-insularo) |
Komunumoj sur Vankuvera Insulo
Redaktu ĉi-liston
Ahousat | |