Carolyn S. Shoemaker


































Carolyn Jean Shoemaker

Carolyn Jean
Carolyn Jean Shoemaker

Persona informo
Nomo Carolyn Jean Shoemaker
Dato de naskiĝo
24-a de junio 1929
Loko de naskiĝo Gallup (Nov-Meksiko)
Okupo astronomo
Aĝo 89
Portalo pri Homoj






v  d  r


Information icon.svg



Carolyn Jean Shoemaker (naskiĝis la 24-an de junio 1929, en Gallup (Nov-Meksiko)) estas usona astronomo. Naskita Carolyn Jean Spellmann, ŝi estis edzino de la astronomo Eugene M. Shoemaker.


Ŝi estas konata kiel kun-malkovrintino de la kometo
Shoemaker-Levy 9, kun sia edzo kaj kun David H. Levy.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Malkovroj


  • 3 Honoroj


  • 4 Referencoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Vivo |


Ŝi ŝajnis ne interesita pri sciencoj : la kursoj pri geologio, kiun ŝi sekvis, tedis
ŝin. Ricevinte en 1950 sian magistron pri historio kaj politika
scienco de la Kalifornia Ŝtata Universitato en Chico, ŝi renkontas
sian ontan edzon Eugene M. Shoemaker, geologon studanta por sia doktoreco en
Caltech.


Post mallonga kariero en instruo, ŝi edziniĝas kun Eugene Shoemaker en 1951. Ŝi havas
tri infanojn kaj, dum tridek jaroj, vivas kiel dommastrumantino, kvankam
ŝi fojfoje helpas sian edzon.



Malkovroj |


De 1976, ŝi ekinteresiĝas pri astronomio, kaj, uzante stereoskopon
por ekzameni la fotografiojn faritaj per la larĝ-kampa teleskopo de la
Observatorio de la Monto Palomar, ŝi serĉas objektojn, kiuj movas rilate al
la fiksa fono de la steloj. En 1982, tiu aktiveco gvidas al la projekto PACS
(Palomar Asteroid & Comet SurveyAsteroida kaj Kometa Enketo ĉe Palomar),
por kiu la geedzoj Shoemaker uzas dum po 7 noktoj ĉiuj monatoj teleskopon de la
Observatorio Palomar. Ili malkovras ĉirkaŭ 900 asteroidojn, inter kiuj
47 trojajn kaj plurajn terrenkontajn objektojn.


Sed ŝi plej interesiga pri la kometoj : inter 1983 kaj 1994, helpita de
Henry E. Holt kaj David H. Levy , ŝi malkovras aŭ kun-malkovris 32 de tiuj
astroj, kaj estas rigardita, kiel la homo kiu malkovris plej grandan nombron da kometoj[1].
En 1993, ŝi kun-malkovras la kometon Shoemaker-Levy 9
per la Schmidt-teleskopo de la Observatorio de la Monto Palomar, tiu kometo,
kiu alfrapis Jupiteron en 1994, estis senkompara, ĉar ĝi
unuafoje permesis observi kometan alfrapon sur planedon.


La geedzoj Shoemaker popularigas la ideon pri ebleco de alfrapo de kosmaj objektoj sur
Teron. De 1984 ili pasas po 3 monatojn ĉiuj jaroj en Aŭstralio por fari
eksploradojn de krateroj ; ĉar sur tiu ĉi kontinento kun malforta
tektonika aktiveco, la spuroj de malnovaj krateroj
povas longtempe postresti.


Dum unu el tiuj vojaĝoj, en 1997 okaziĝis la akcidento pro kiu Eugene Shoemaker
mortis. Carolyn estas nur vundita.
































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































































Honoroj |


Carolyn Shoemaker ricevis :



  • la honoran doktorecon de la Universitato de Norda Arizono,

  • la Medalon por escepta scienca sukceso de NASA en 1996,

  • la Medalon James Craig Watson[2] en 1998 al ŝi kaj al sia edzo.



Referencoj |





  1. Carolyn Shoemaker and 'Her Comet' (Carolyn Shoemaker kaj "Ŝia Kometo") (angle)


  2. Paĝo de la Medalo James Craig Watson (angle)




Eksteraj ligiloj |




  • angle Shoemaker: trovantino de kometoj


  • angle Carolyn Shoemaker, paĝo de USGS




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto