Cifrão






Cifrão ĉe la reverso de monero de 2.50 portugalaj eskudoj kun la Cifrão kiel punkto inter 2 kaj 50


La cifrão [siˈfɾɐ̃w̃|] aŭ [siFRON] estas valuta signo simila al la dolara signo ($) sed ĉiam verkita kun du vertikalaj strekoj anstataŭ ununura: Cifrão symbol.svg. Ĝi estas la oficiala signo de la Kaboverda eskudo (ISO 4217: CVE) kaj ofta signo de la Brazila realo (signo: R$; ISO: BRL).


Ĝi estis iam uzata por la Portugala eskudo (ISO: PTE) antaŭ ties anstataŭigo per la eŭro kaj por la Timora eskudo (ISO: TPE) antaŭ ties anstataŭigo per la Indonezia rupio kaj per la Usona dolaro.[1] En portugala kaj kaboverda uzado, la cifrão estas metita kiel decimala signo inter la ciferoj de la eskudoj kaj la centavoj (ekz., 2$50).[2] La nomo originiĝas el la araba cifr.[3]



Notoj |




  1. Lisbon-tourist-guide.com. "Portuguese Escudo." 2008.


  2. Banco de Cabo Verde. "Moedas." Alirita la 25an de februaro 2011.


  3. . Origem do Cifrão. Casadamoeda.gov.br. Alirita la 12-an de januaro 2013.




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto