Kalia karbonato





























































































Kalia karbonato

Potassium carbonate2D.png

Plata kemia strukturo de la
Kalia karbonato


Potassium carbonate3D.png

Tridimensia kemia strukturo de la
Kalia karbonato


Potassium carbonate.jpg

Blankaj kristaloj de kalia karbonato.

Alternativa(j) nomo(j)


  • Karbonato de kalio

  • Sub-karbonato de kalio


Kemia formulo
K2CO3
CAS-numero-kodo
584-08-7
ChemSpider kodo
10949
PubChem-kodo
11430
Merck Index 15,7740

Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka higroskopa solidaĵo
Molmaso 138.205 g·mol-1
Denseco 2.43g cm−3
Fandpunkto 891 °C
Acideco (pKa) 10.25
Solvebleco
Akvo:1120 g/L
Mortiga dozo (LD50) 1870 mg/kg (buŝe)

Sekurecaj Indikoj
Riskoj
R36/37/38
Sekureco
S22 S26

Pridanĝeraj indikoj

Danĝero


Irita
Xi
Irita



GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo


07 – Toksa substanco


GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj
H302, H315, H319, H335[1]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj
P261, P264, P270, P271, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501

Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)


Kalia karbonato estas blanka salo, solvebla en akvo, rezultanta el interagado de la kalia hidroksido kaj karbonata acido. Ĝi estas nature trovata kiel erco sed en la pasinteco ĝi estis produktita per cindrigo de lignoj kaj organikaj materialoj.


Ekde la mezo de la 19-a jarcento, la salrestaĵoj de la ŝton-sala industrio kaj saldeponaĵoj estas la krudmaterialoj por produktado de kalia karbonato. Nuntempe, la plej grava industria procezo estas la karbonigo de la kalia hidroksido elektrolite produktita.


Duono de la kalia hidroksido estas saturita per karbona duoksido. La fina solvaĵo parte vaporiĝas kaj la hidrato de kalia karbonato precipitiĝas permesante la separadon. Post sekigo, la produkto povas komerciĝi kiel hidratigita materialo aŭ kalcinita en rotacia forno kun temperaturo inter 250°C kaj 350°C.


Kalia karbonato uzatas en la fabrikado de sapoj, vitraĵoj, kiel sekigagento, moliganto de akvo kaj bufrigagento en la produktado de vino kaj medo




Enhavo






  • 1 Sintezo


  • 2 Reakcio


  • 3 Literaturo


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj





Sintezo |


  • Nuntempe la kalia karbonato industrie produktiĝas ekde la kalia hidroksido, estigita per elektrolizo de la kalia klorido kaj reakciigante ĝin kun karbona duoksido:



2 KOH + CO2 → K2CO3 + H2O



Reakcio |


  • Kun acidoj, kalia karbonato estigas karbonan duoksidon kaj kalia nitrato:



K2CO3 + 2 HNO3 → 2 KNO3 + H2O + CO2



Literaturo |



  • Chemical Book

  • Breckland Scientific

  • West Liberty University


  • Chemistry in Context, Graham Hill, John Holman

  • A Manual for the Chemical Analysis of Metals


  • Encyclopedia of Food and Color Additives, Volume 3, George A. Burdock


  • Industrial Inorganic Chemistry, Karl Heinz Büchel, Hans-Heinrich Moretto, Dietmar Werner



Vidu ankaŭ |



  • Lago Szelidi

  • Kalia hidroksido

  • Kalia nitrato

  • Kalia cianido

  • Kalia permanganato

  • Kalia klorido

  • Kalia dukromiato

  • Vitrofarejo



Referencoj |





  1. Pubchem













Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto