11-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 11-a de marto estas la 70-a tago de la jaro (la 71-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 295 tagoj restas.
Je la 11-a de marto okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
222: En Romo pretoriana gvardio murdis imperiestron Elagabalo, lian patrinon kaj amaton; Aleksandro Severo iĝis romia imperiestro
843: Konstantinopolo: dum solenaĵoj en Hagia Sofia oni senvalidigis ikonoklasmon en ortodoksismo
1513: Leono la 10-a iĝis papo
1609: La dua pola-rusa milito eksplodis
1649: Franca politika movado Frondo subskribis en Rueil-Malmaison packontrakton kun la registaro
1656: Sveda diluvo en Pollando: sveda armeo konkeris Jarosław
1702: Britio: taga novaĵgazeto Daily Courant aperis kiel la unua
1774: En Londono okazis la unua aŭkcio de la entrepreno Sotheby's
1813: Rusa armeo eniris al Berlin
1818: Angla verkistino Mary Shelley publikigis Frankenŝtejnon - rigardata kiel la unua verko de sciencofikcio
1824: En Milita Ministrejo de Usono fondiĝis Oficejo por Aferoj de Indianoj celanta superrigardi politikajn kaj komercajn kontaktojn kun diversaj sendependaj triboj
1861: Konstitucio de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko ratifiĝis.
1863: En tendaro apud Goszcza (Distrikto Krakowski) oni anoncis diktaturon de Marian Langiewicz; la saman tagon li publike ĵuris kaj subskribis dekreton pri civila registaro dum la januara ribelo kontraŭ Rusa Imperio
1864: Anglio: pli ol 250 personoj pereis post rompo de akvobaraĵo apud Sheffield
1879: Japanio aneksis Rjukju-reĝlandon
1888: Nord-orienta Usono estis atakita de unu el la plej granda neĝoŝtormo, kiu kaŭzis morton de pli ol 400 personoj
1893: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidojn: Carlova kaj Bononia
1913: Subskribo de germana-brita interkonsento fiksanta landlimon inter iliaj kolonioj Kameruno kaj Niĝerio
1917: Venustiano Carranza iĝis prezidento de Meksiko
Unua mondmilito:
1917: Unuiĝinta Reĝlando kaj Brita Hindio konkeris Bagdadon
1918: Laŭ Traktato de Brest-Litovsk la 1-a Pola Korpuso en Rusio finis bataladon pri Babrujsk, kies fortreson pli frue konkeris batalante kun soveta armeo kaj redonis armilojn al germanoj
1935: Banko de Kanado ekfunkciis
1935: En Britio aperis Filino de Kleriko, la romano de George Orwell
1938: Kanceliero de Aŭstrio Kurt Schuschnigg estis devigita de Hitler cedi la postenon al Arthur Seyß-Inquart
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Regopovoj de Vatikano dum interparolo kun reprezentantoj de Nazia Germanio sugestis sendi al Varsovio diplomaton de Apostola Seĝo, sed germana ministro pri eksteraj aferoj Joachim von Ribbentrop ne konsentis - li proponis kreon de "sendependa" Pollando lime de la nuna Ĝenerala Gubernio kun 12 milionoj de poloj: - la papo Pio la 12-a rimarkis, ke Pollando estis 35 miliona lando kaj ricevis respondon ke poloj ne meritas posedi grandan ŝtaton, ĉar ne sukcesis sin defendi, - la papo demandis ĉu 35 miliona nacio povas kontraŭstari al la germana 80 miliona kaj 180 miliona Rusio? - laŭvice la papo ricevis proponon de armistico sub kondiĉo ne disaŭdigi per radio pri reprezalioj en Pollando
1941: Revenĝe, pro likvido de germana kunlaboristo Igo Sym fare de soldatoj de la Landa Armeo, germana polico pafmortigis en Palmiry 21 malliberulojn de Pawiak, interalie historiiston, profesoron de Varsovia Universitato kaj biologon, membron de Pola Akademio de Scipovoj; en Poznań germanoj gilotinis 7 polojn
Usono ekdecidis enkonduki la prunteluan leĝon Lend-Lease; Londono: ministro pri aviado Sir Archibald Sinclair deklaris en la Ĉambro de komunuloj: Kelkaj skadroj (...) jam pruvis sian valoron en bravaj agoj kontraŭ la malamiko, kiel la fama skadro 303 de Polaj Aviadaj Fortoj, kiu dum la lasta duonjaro detruis preskaŭ 120 malamikajn aviadilojn; en Britio Supera Komandanto Władysław Sikorski vizitis 4 militoŝipojn de Pola milita Mararmeo distinginte 4 maristojn per Ordenoj Virtuti Militari kaj 191 per Batal-Krucoj, en tio 26 dufoje.
1942: Hans Frank, guberniestro de ĜG deklaris, ke estonte ĝi estos setliga teritorio de Germanio, de kiu poloj malaperos; germana polico pafmortigis en Ranachów (distrikto Lipski) 5 personojn kaj ukraina polico pafmortigis en Poryck (nun en Volina provinco) 12 polojn; estro de Varto-Lando malpermesis celebri diservojn en hejmoj sen konsento de gestapo
1943: Germanaj ĝendarmoj pafmortigis en Falków (Distrikto Tomaszowski) 11 personojn; Volinia masakro: ukrainaj naciistoj murdis en Litogoŝĉ polon kaj kelkajn ukrainajn familiojn, kiuj kontraŭstaris al sangaj kampanjoj de pola loĝantaro- Ĉefa Sekur-Oficejo de Nazia Germanio eldonis instrukcion surbaze de kiu ĉiu polo kun verdikto de pli ol duonjaro de mallibereco post paso de la puno devas esti transdonita al gestapo kaj sekve sendita al la koncentrejo ĝis la fino de la milito; al la koncentrejo Mauthausen-Gusen germanoj alveturigis 81 polojn
1944: En preskaŭ ĉiuj urboj en enkorpigitaj polaj teritorioj aperis sur publikaj lokoj afiŝoj kun surskribo: Pst! La malamiko subaŭskultas
1945: En Katowice aperis ĵurnalo "Gazeta Robotnicza" (Laborista Gazeto)
1947: En Varsovio komenciĝis proceso de Rudolf Höß, fondinto kaj la unua komandanto de la koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico) - la 2-an de aprilo oni verdikstis mortpunon, kio plenumiĝis du semajnojn poste en tiu ĉi koncentrejo per pendumo
1951: Asocio de Polaj Ĵurnalistoj fondiĝis
1959: La 4-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Cannes
1966: Premiero de la pola filmo La faraono, reĝisorita de Jerzy Kawalerowicz kaj bazita sur la romano La Faraono de Bolesław Prus
1973: Héctor José Cámpora venkis en prezidenta baloto en Argentino
1977: Komunistoj demisiis la lastan reĝon de Laoso - Savang Vatthana
1983: Bob Hawke iĝis ĉefministro de Aŭstralio
1985: Miĥail Gorbaĉov iĝis ĝenerala sekretario de KPSU
1990: Litovio per la solena proklamo de Seimas anoncis sendependecon - la unua el post-sovetaj ŝtatoj
2000: Ricardo Lagos iĝis prezidento de Ĉilio
2003: Dum inaŭgura sesio de Internacia puna kortumo oni ĵurigis 18 unuajn juĝistojn
2004: Terorismaj bombadoj atakis la trajnsistemon de Madrido - interalie en la trajnstacidomo Atocha
2006: Michelle Bachelet kiel la unua virino iĝis prezidentino de Ĉilio
2010: Sebastián Piñera iĝis prezidento de Ĉilio
2011: Sekve de tertremo de Sendajo kaj posta cunamo estis damaĝita en Fukuŝimo la nuklea centralo - 19 mil personoj pereis kaj pli ol 6 mil vundiĝis
2012: Milito en Afganio: usona soldato masakris 16 civilulojn apud urbo Panĝvaj en Provinco Kandahar
2013: 99,8% inter voĉdonantoj en referendumo sur Insuloj Falklandoj postulis ĝisnunan statuson de la insularo kiel brita transmara teritorio
2014: Michelle Bachelet la duan fojon iĝis prezidentino de Ĉilio
2015: 17 personoj pereis kaj 55 vundiĝis en incendio de la komerca centro en Kazano, la ĉefurbo de Tatarstano
Naskiĝoj |
1544: Torquato Tasso, itala poeto, reprezentanto de renesanco, aŭtoro de epopeo pri la unua krucmilito kaj la sieĝo de Jerusalemo (m. 1595)
1679: Leopold Anton von Firmian, germana-aŭstra ekleziulo (m. 1744)
1725: Henry Benedict Stuart, angla nobelo (m. 1807)
1726: Louise d'Épinay, franca verkistino flirtanta kun Jean-Jacques Rousseau kaj Friedrich Melchior Grimm (m. 1783)
1754: Juan Meléndez Valdés, hispana poeto kaj politikisto (m. 1817)
1811: Urbain Le Verrier, franca astronomo, matematikisto kaj meteologo specialiĝinta pri la mekaniko ĉiela (m. 1877)
1818: Henri Sainte-Claire Deville, franca inĝeniero kaj kemiisto, prilaborinta metodojn de industria produktado de aluminio kaj magnezio, membro de la Franca Akademio de Sciencoj (m. 1881)
1822: Joseph Bertrand, franca matematikisto kaj edukisto, kies postulo estis pruvita de Pafnutij Ĉebiŝov (m. 1900)
1823: Albert Pákh, hungara ĵurnalisto, membro de la Societo de Dekopo (m. 1867)
1827: Franz Magnus Böhme, germana muzikteoriisto kaj pedagogo (m. 1898)
1847: Sidney Sonnino, ĉefministro de Italio kimr-juddevena (m. 1922)
1880: Ferenc Szász, rumania hungara agronomo (m. 1948)
1886: Edward Rydz-Śmigły, marŝalo de Pollando, generalo en la pola-bolŝevika milito (m. 1941)
1894: Otto Grotewohl, germana libropresisto, politikisto, komunisto (m. 1964)
1899: Frederiko la 9-a, reĝo de Danio el dinastio Glücksburg(m. 1972)
1902: István Kovács, rumania hungara memuaristo (m. ?)
1906: László Bánhidi, hungara aktoro kaj voĉoaktoro (m. 1984)
1907: Helmuth James Graf von Moltke, germana juristo, murdita (m. 1945)
1907: Georg Maurer, germana verkisto rumandevena kaj tradukisto (m. 1971)
1910: József Csáki-Maronyák, hungara pentristo, instruisto kaj profesoro (m. 2009)
1916: Harold Wilson, ĉefministro de Britio kontribuinta al kreo de la Open University (m. 1995)
1921: Ástor Piazzolla, argentina komponisto de la argentina tango, virtuozo de bandonio (m. 1992)
1922: Cornelius Castoriadis, greka-franca filozofo kaj psikoanalizisto (m. 1997)
1922: Attila Péter, rumania hungara instruisto pri matematiko-fiziko, lokhistoriisto (m. 2016)
1927: Joachim Fuchsberger, germana aktoro kaj moderigisto (m. 2014)
1928: János Gergely, rumania hungara botanikisto, ĉefkunlaboranto de la Botanika Ĝardeno de Cluj-Napoca (m. 1989)
1930: Iván Sándor, hungara verkisto kaj literaturisto
1931: Rupert Murdoch, aŭstralia eldonisto, usona civitano, estro de News Corporation, miliardulo
1936: Antonin Scalia, usona juristo kaj juĝisto de la Supera Kortumo de Usono (m. 2016)
1936: Harald zur Hausen, germana Nobelpremiita kuracisto, specialisto pri virusoj
1950: Bobby McFerrin, usona ĵaza kantisto de voĉa muziko kaj dirigento
1951: Dezső Palotás, rumania hungara poeto, verkisto, grafikisto (m. 1999)
1952: Douglas Adams, brita verkisto, aŭtoro de sciencfikcia verko La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio (m. 2001)
1952: Zoltán Balogh, hungara-germana grafikisto en la universitato de Ulm
1952: Ricardo Martinelli, prezidento de Panamo, entreprenisto
1953: László Bölöni, rumania hungara futbalisto, trejnisto
1954: Péter Dukász, rumania hungara aktoro, reĝisoro (m. 2015)
1955: Nina Hagen, germana punka kantistino
1958: Ghazi al-Javar, araba ŝejko, provizora prezidento de Irako
1959: Elisabeth Schroedter, germana politikistino, membrino de Eŭropa Verda Partio
1967: Grzegorz Braun, pola reĝisoro de dokumentaj filmoj, scenaristo, publicisto, universitata lekciisto
1975: Buvajsar Sajtijev, ĉeĉena-rusa liberstila luktisto
1981: Annamari Dancs, rumania hungara kantistino, distingita per la Memorringo Rózsi Bársony
1982: Lindsey McKeon, usona filma aktorino
1989: Anton Jelĉin, usona aktoro rusdevena rolinta en Star Trek
Mortoj |
222: Elagabalo, romia imperiestro konata de sia krueleco kaj amuziĝemo, murdita (n. 204)
1198: Maria de Francio, franca regentino de Ĉampanjo (n. 1145)
1514: Donato Bramante, itala arkitekto kaj pentristo, aŭtoro de la Baziliko Sankta Petro de Romo (n. 1444)
1575: Matthias Flacius, kroata teologo, humanisto kaj reformisto
1602: Emilio di Cavalieri, itala komponisto, orgenisto, diplomato, koreografo kaj dancisto, membro de la Roma Skolo (n. ĉ. 1550)
1607: Giovanni Maria Nanino, itala komponisto kaj instruisto de renesanco(n. ĉ. 1544)
1786: Jacobus Bellamy, nederlanda poeto svisdevena (n. 1757)
1809: Ambrus Miklós, hungara franciskano, verkisto (n. 1744)
1817: György Aranka, hungara verkisto kaj sciencorganizanto, filo de György Aranka (episkopo) (n. 1737)
1839: László Gorove, hungara verkisto armendevena, patro de István Gorove (n. 1780)
1845: Johnny Appleseed, usona misiisto, pioniro de stikado (n. 1774)
1890: Johann Gildemeister, germana orientalisto kaj teologo
1899: Mór Than, hungara pentristo, reprezentanto de realisma pentrarto kaj impresionismo (n. 1828)
1901: József Málik, hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1849)
1908: Edmondo De Amicis, itala ĵurnalisto kaj verkisto, aŭtoro de la Italaj rakontoj, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1846)
1924: Helge von Koch, sveda matematikisto, kreinto de unu el la plej konataj fraktaloj - la neĝero de Koch (n. 1870)
1926: Siener van Rensburg, buro de la nuna Sud-Afriko, kalvinisma profeto antaŭdirinta etnajn tumultojn en Eŭropo antaŭ la tria mondmilito (n. 1854)
1930: Silvio Gesell, germana ekonomikisto, fondinto de la liberekonomi-teorio kaj esperantisto (n. 1862)
1931: Friedrich Wilhelm Murnau, germana reĝisoro, konata de la filmo Sunrise (n. 1888)
1935: Géza Ferenczy, hungara, rumania hungara advokato, redaktoro, politikisto (n. 1866)
1941: Viktimoj de la germana Eksterordinara Ekstermiga Agado de polaj intelektuloj malliberigitaj en Pawiak kaj ekzekutitaj en Palmiry kune kun 15 aliaj personoj, revenĝe pro mortigo de kunlaborista aktoro laŭ verdikto de Pola Subtera Ŝtato
Stefan Kopeć, pola biologo kaj endokrinologo, pioniro pri endokrinologio de insektoj, (n. 1888)
Kazimierz Zakrzewski, pola historiisto kaj publicisto, bizancologo, sindikatisto, esploristo de totalismoj (n. 1900)
1944: Hendrik Willem van Loon, usona verkisto kaj ĵurnalisto nederlanddevena, kies libron Rigardu la Teron esperantigis Georgo Saville (n. 1882)
1946: Ahmad Kasravi, irana lingvisto, historiisto, reformisto kaj filozofo, aŭtoro de la verko pri la Persa Konstitucia Revolucio, ankaŭ Esperanto-konanto, murdita (n. 1890)
1947: Victor Lustig, bohemi-devena trompisto kaj kavalir-fripono, la "ulo kiu vendis la Eiffel-Turon" (n. 1890)
1954: Pius Parsch, aŭstra-morava teologo kaj aŭgustenano (n. 1884)
1955: Alexander Fleming, skota Nobelpremiita kuracisto kaj bakteriologo malkovrinta penicilinon (n. 1881)
1957: Richard E. Byrd, usona aviadilisto, kontradmiralo kaj pioniro de polusa esplorado, ricevinto de la Honora Medalo (n. 1888)
1970: Győri Illés István, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1872)
1978: Claude François, franca kantisto konata de la diskoteka muziko (n. 1939)
1981: Kazimierz Kordylewski, pola astronomo, malkovrinto de polvaj lunoj ĉirkaŭ la Tero, kies filo Leszek Kordylewski estas pola-usona esperantisto, spertulo pri jurmedicino (n. 1903)
2002: James Tobin, usona ekonomikisto konata de la Tobin-imposto uzata ĉe alimondismo (n. 1918)
2004: Pál Endre Szabó, rumania hungara juristo kaj lekciisto (n. 1920)
2006: Slobodan Miloŝeviĉ, serba komunisto de Montenegro, prezidento de Serbujo kaj Montenegro, juĝata de la Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio (n. 1941)
2009: Péter Bacsó, hungara filmreĝisoro kaj scenaristo, aŭtoro de malpermesita komedia filmo pri komunismo La atestanto (n. 1928)
2010: Joachim Badeni, pola grafo, presbitero, dominikano, mistikulo, akademia animzorganto, aŭtoro de libroj (n. 1912)
2016: Jolán Balázs, rumana altsaltistino, dufoja olimpika majstro (n. 1936)
2016: Wincenty Smolak, pola bredisto de huculaj ĉevaloj, pioniro de ĉevalterapio en Pollando (n. 1942)
2017: András Kovács, hungara filmreĝisoro kaj scenaristo (n. 1925)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Litovio: Tago de reakiro de sendependeco (1990)
Pollando: Tago de Vilaĝestro
Tagoj de semajno |
La 11-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.