Monofizitismo
Monofizitismo (de la greka vorto μόνος, monos, "sola", kaj la vorto physis, "naturo") estas teologia doktrino pri Kristo, kreita en Egiptio de Eŭtiko en la 5-a jarcento, kiu diras ke Jesuo havas unusolan naturon, dian, ne homan. Ĝi ekestis pro reago al Nestorianismo, kaj estas rigardata kiel herezo de la plejparto de la kristanaj eklezioj, eĉ tiuj (la orientaj ortodoksaj eklezioj) kiujn aliaj akuzis de subteni tiun doktrino kaj kies kredo plibone definiĝas kiel miafizitismo (de la greka vorto μία, mia, ingenra formo de εἷς, heis, "unu", kaj la vorto φύσις).
La vorto monofizit/o estas registrita en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.
|