Eŭropa Verda Partio






















































Eŭropa Verda Partio

Europäische Grüne Partei
European Green Party
Parti Vert européen
Partito Verde Europeo
Partido Verde europeo



EGP-Logo 2017.png


Prezidanto

Monica Frassoni kaj Philippe Lamberts (kunprezidantoj)


Fondis

2004-02-21

Komandejo
rue Wiertz 31
1050 Bruselo, Belgio


Politika Ideologio

verda

Internacia Parenceo

Tutmondaj Verduloj

Eŭropa Parlamenta Grupo

Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco

Koloroj

Verda kaj Flava


Retejo

www.europeangreens.eu (angla)


Vidu ankaŭ

Politiko de la EU

Politikaj partioj
Elektadoj









v  d  r


Information icon.svg



La Eŭropa Verda Partio (aŭ European Greens (Eŭropaj Verduloj) estas la eŭrop-nivela verda partio. Ĝi estis fondita en partia kongreso kun pli ol 1000 deputitoj kadre de la Kvara Kongreso de la tiama Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj inter la 20a kaj 22-a de februaro 2004 en Romo. Tridek-du verdaj partioj de tuta Eŭropo unuiĝis al la nova transeŭropa partio. La fondado de la nova partio finiĝis per subskribo de la taktato kreanta la partion en la Kapitolo de Romo. [1] (referenco ne plu funkcias).


La eŭropaj verduloj estas la unua vere eŭropa politika partio tiusence, ke ĉiu membro de iu membra partio estas per tio membro de la eŭropnivela partio. Ĝis la 21-a de februaro 2004 ekzistis nur federiĝoj de partiaj organizaĵoj, ekzemple la Eŭropa Federacio de Verdaj Partioj kaj similaj federacioj de konservativaj, socialdemokrataj kaj liberalismaj partioj.


La programo de la Eŭropaj Verduloj emfazas tipajn verdajn temojn kiaj naturmedia respondeco, politika libereco, inkluda demokratio, diverseco, socia justeco, gendro-egaleco, nuklea energio, protektado de konsumantoj,feminismo, tutmonda daŭrebla disvolviĝo kaj senperforto[1]. En la areo de Interreto-politiko, la parlamenta frakcio "Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco" famiĝis per la forta subteno de proponantoj por Malfermita Informa Infrastrukturo, precipe per la verko "Direktivo pri la patentebleco de komputile realigitaj inventoj" en 2003.


La unua celo de la nove fonditaj Eŭropaj Verduloj estis la elektada kampanjo por la Eŭropa Parlamento en Junio, 2004 (vidu Eŭropa baloto 2004), kiu estis la unua elektada kampanjo en Eŭropo, kiu enhavis similajn motivojn kaj sloganojn en ĉiuj landoj de EU.


Kritikuloj opinias, ke la Eŭropaj Verduloj ankoraŭ ne konsistigas unu partion: precipe la diversaj naciaj partoj havas larĝe varian aliron al la Eŭropa Unio, kiu gamas de forte eŭrop-federaciemaj fortoj ĝis eŭropo-skeptikuloj. Pasintece ĝi asociiĝis kun regionismaj kaj naciismaj partioj en Eŭropa Libera Alianco, sed ne inkluzivis partiojn en la Nordia Verda Maldekstrularo.




Enhavo






  • 1 Manifesto en Esperanto


  • 2 Anoj kaj observantoj


    • 2.1 Membraj partioj




  • 3 Observantaj partioj


  • 4 Eksteraj ligiloj


  • 5 Referencoj





Manifesto en Esperanto |


Ĉiuj kvin jaroj, la membro-partioj de la Eŭropa Verda Partio adoptas manifeston, kiu funkcias kiel bazo por la estonta Verda Agendo dum elektoj de la Eŭropa Parlamento[2].


La manifesto adoptita en 1999, nomata "Komuna Verda Manifesto por la eŭropaj elektoj de 1999", kiu temas pri la gvidprincipoj de la Eŭropa Verda Partio, ankaŭ estis tradukita en Esperanton. Tial la Eŭropaj Verdaj Partioj prezentas tiun ĉarton en Esperanto kaj 24 aliaj eŭropaj lingvoj. La listo de la tradukoj troviĝas tute sube de ilia retejo (-> sube sub eksteraj ligiloj).



Anoj kaj observantoj |






sunfloro - internacia simbolo de la verda movado



Membraj partioj |




Membraj partioj (2011)




  • Flago-de-Aŭstrio.svg Aŭstrio
    • La Verduloj – La Verda Alternativo



  • Flago-de-Belarusio.svg Belorusio
    • Belarusia Partio "La Verduloj"



  • Flago de Belgio malpli alta.svg Belgio


    • Groen! (Verde!) (Flandrio kaj Bruselo)


    • Ecolo (Valonio, Germanlingva Belgio kaj Bruselo)




  • Flago-de-Bosnio kaj Hercegovino.svg Bosnio kaj Hercegovino
    • Verduloj de Bosnio kaj Hercegovino



  • Flago-de-Britio.svg Britio


    • Verda Partio de Anglio kaj Kimrio (Kimra Verda Partio)

    • Verda Partio en Nord-Irlando

    • Skota Verda Partio




  • Flago-de-Bulgario.svg Bulgario
    • Verda Partio de Bulgario



  • Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio
    • Verda Partio



  • Flago-de-Danio.svg Danio
    • La Verduloj



  • Flago-de-Estonio.svg Estonio
    • Estoniaj Verduloj



  • Flago-de-Finnlando.svg Finnlando
    • Verda Ligo



  • Flago-de-Francio.svg Francio
    • La Verduloj (Francio)



  • Flago-de-Germanio.svg Germanio
    • Alianco '90/La Verduloj



  • Flago-de-Grekio.svg Grekio
    • Ekologiistaj Verduloj



  • Flago-de-Hispanio.svg Hispanio

    • EQUO

    • Iniciativo por Katalunio - Verduloj




  • Flago-de-Hungario.svg Hungario
    • Zöld Demokraták



  • Flago-de-Irlando.svg Irlando
    • Verda Partio



  • Flago-de-Italio.svg Italio
    • Federacio de la Verduloj



  • Flago-de-Kartvelio.svg Kartvelio
    • Kartveliaj Verduloj



  • Flago-de-Kipro.svg Kipro
    • Ekologia kaj Media Movado



  • Flago-de-Kroatio.svg Kroatio
    • Verda Listo de Kroatio



  • Flago-de-Kosovo.svg Kosovo
    • Verda Partio de Kosovo



  • Flago-de-Latvio.svg Latvio
    • Latvia Verda Partio



  • Luksemburgo Luksemburgo
    • La Verduloj



  • Flago-de-Malto.svg Malto
    • Alternativo Demokratia



  • Flago-de-Montenegro.svg Montenegro
    • Verduloj de Montenegro



  • Flago-de-Nederlando.svg Nederlando

    • La Verduloj

    • Verdo-Maldekstro




  • Flago-de-Norvegio.svg Norvegio
    • Ekologia Partio La Verdulo (Norvegio)



  • Flago-de-Pollando.svg Pollando
    • Verduloj 2004



  • Flago-de-Portugalio.svg Portugalio
    • Ekologiista Partio "La Verduloj"



  • Flago-de-Rumanio.svg Rumanio
    • Partio Verda de Rumanio



  • Flago-de-Rusio.svg Rusio
    • Verda Alternativo



  • Flago-de-Slovakio.svg Slovakio
    • Partio Verda en Slovakio



  • Flago-de-Slovenio.svg Slovenio
    • Junulara Partio de Slovenio



  • Flago-de-Svedio.svg Svedio
    • Ekologia Partio La Verduloj



  • Flago-de-Svisio.svg  Svislando
    • Verda Partio de Svislando



  • Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio
    • Verduloj de Ukrainio




Observantaj partioj |




  • Flago-de-Albanio.svg Albanio
    • Te Gjelberit



  • Flago-de-Andoro.svg Andoro
    • Verduloj de Andoro



  • Flago-de-Danio.svg Danio
    • Socialista Popola Partio



  • Flago-de-Moldavio.svg Moldavio
    • Partio Ekologiista Verda de Moldavio



  • Flago-de-Rusio.svg Rusio
    • Unuiĝo de Rusiaj Verduloj



  • Flag of Serbia.svg Serbio
    • Verduloj de Serbio



  • Flago-de-Turkio.svg Turkio
    • Verduloj de Turkio



  • Federacio de Junaj Eŭropaj Verduloj (angle Federation of Young European Greens, FYEG), kiu estas la junulara asocio de EVP



Eksteraj ligiloj |



  • retejo de la Eŭropa Verda Partio (Ĉefe en la angla, sed kun la du tekstoj en esperanto, ĉi-sube)


  • "Manifesto" de la Eŭropa Verda Partio por la Eŭropaj Balotoj (Esperanta versio, elŝutebla) : Gvidprincipoj de la Eŭropa Verda Partio, adoptita dum la 2-a EVP-Kongreso en Ĝenevo inter la 3-a kaj 14-a de oktobro 2006 https://europeangreens.eu/node/5745

  • Manifesto de la Eŭropa Verda Partio sur la retejo de AVE (Asocio de Verduloj Esperantistoj) : http://www.verduloj.org/evp_charto.htm

  • "Verda estonteco por Eŭropo" : Fonda teksto de la Verda Eŭropa partio - adoptita dum la Kontinenta Kongreso 2006 (Esperanta versio, elŝutebla)

  • retejo de la Asocio de Verduloj Esperantistaj, AVE (en Esperanto)


  • verdaj membroj de la Eŭropa Parlamento 2009-1914





Referencoj |




  1. (angla) Charter of the European Green Party, arkivita la 4-an de februaro 2007 ĉe Wayback Machine, europeangreens.org


  2. (angla) Manifesto, European Greens, alirite la 12-an de junio 2018.




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto