Boroșneu Mare
Boroșneu Mare [boroŝneu] (hungare: Nagyborosnyó [nadjboroŝnjo], germane: Gross-Weindorf) estas komunumo en Rumanio laŭ la rivereto Zagon orient-sudoriente de Sfântu Gheorghe. Administre apartenas al ĝi Boroșneu Mic, Dobolii de Sus, Leț, Țufalău, Valea Mică.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fonto
4 Gravaj personoj
5 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1910 ĝi havis 1 544 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1 442 (90 % hungaroj).
Historio |
Ĝia unua skriba mencio estis en 1332, kiam ĝi estis ekleziejo, sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék).
Fonto |
Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj |
András Bartha (?, ?; tie mortis ĉirkaŭ 1726): juĝistmajstro de transilvania supertribunalo.
Károly N. Bartha (1886–1956): etnografo.
Áron Benedek (1792–1879): reformita pastro, redaktoro, tradukisto.
András Lantos (1904–1942) kaj lia frato
László Lantos (1907–1942): martiroj de rezisto kontraŭ faŝistoj en Francio.
Dénes Rátai; Rádai (5-a de julio 1887 – Budapest, 5-a de septembro 1980): reĝisoro.
Melinda Sebestyén (n. 21-a de novembro 1968): aktorino[1]
Lenke Szász: esperantistino, tradukistino.
Eksteraj ligiloj |
- Mapo de distrikto
- Fizografia mapo de distrikto
- Popolnombrado 2002